user preferences

La bonstato por ĉiuj

category international | anarchist movement | opinion / analysis author Friday December 07, 2012 03:03author by Piotr A. Kropotkin Report this post to the editors

Dua ĉapitro de la Kropotkina verko "La konkero de la pano". Esperantigita de Jurgo Alkasaro
kropotkin1.jpg

|15

1

La bonstato por ĉiuj estas neniu revo. Ĝi estas ebla, realigebla, post tio, kion nia prauloj faris por fruktoriĉigi nian laborforton.

Ni ja scias, ke la produktantoj, kiuj konsistigas apenaŭ trionon de la loĝantaro ĉe la civilizitaj landoj, produktas jam sufiĉe por liveri certan bonstaton al la hejmo de ĉiu familio. Ni scias aldone, ke, se ĉiuj tiuj nunaj malŝparantoj de la fruktoj de alies laboro estus devigataj okupi sian libertempon en utilaj laboroj, nia riĉo pligrandiĝus proporcie al la kvanton de produktbrakoj. Kaj ni scias finfine, ke kontraŭe al la teorio de la ĉefpastro de la burĝa scienco –Malthus–, la homo kreskigas sian laborforton pli rapide ol tiom, kiom |16 li mem obliĝas. Ju pli la homoj densiĝas sur teritorio, des pli rapida estas la progreso de iliaj produktfortoj.

Efektive, dum la loĝantaro de Anglio kreskis nur 62 elcentojn ekde la 1844a, ĝia laborforto kreskis almenaŭ per duobla proporcio –tio estas 130 elcentoj. En Francio, kie la loĝantaro kreskis malpli, la grandiĝo tamen estas tre rapida. Malgraŭ la krizo, kie troviĝas la agrokulturo, malgraŭ la enmiksiĝo de la ŝtato, la deviga rekrutigo, la bankaro, la financo kaj la industrio, la grena produktado kvarobliĝis kaj la industria produktado pli ol dekobliĝis dum la okdek lastaj jaroj. Ĉe Usono la progreso estas ankoraŭ pli frapanta, malgraŭ la enmigrado, aŭ pli ĝuste eble pro tiu superkvanto da eŭropaj laboristoj, Usono dekobligis sian produktadon.

Sed tiuj ciferoj donas nur tre malfortan ideon pri tio, kio povus esti nia produktado sub pli bonaj kondiĉoj. Nun, laŭmezure kiel disvolviĝas la produktkapablo, la kvanto de neniofarantoj kaj intermetistoj pligrandiĝas laŭ frapanta proporcio. Plenkontraŭe al tio, kion asertis iam la socialistoj, ke la kapitalo atingos tuj koncentriĝi en tiel malgranda nombro da manoj, ke sufiĉus senproprigi kelkajn milionulojn por ekposedi la komunajn riĉaĵojn, la kvanto el tiuj, vivantaj je la kosto de alies laboro, estas ĉiam pli rimarkinda.

Ĉe Francio ne estas dek direktaj produktantoj kontraŭ tridek loĝantoj. La tuta agra riĉo de la lando |17 estas la verko de malpli ol sep milionoj kaj duono da homoj kaj ĉe la du grandaj industrioj –la minejoj kaj la teksaĵoj– oni kalkulas malpli ol du milionoj da laboristoj. –Kiom nombras la ekspluatantoj de la laboro? Ĉe Anglio (sen Skotio nek Ejro) 1.030.000 viroj, virinoj kaj infanoj fabrikas ĉiujn teksaĵojn, iom pli ol milionduono ekspluatas la minejojn, malpli ol milionduono laboras la grundon kaj la statistikistoj devas troigi la ciferojn por kalkuli maksimumon el ok milionoj da produktantoj kontraŭ 26 milionoj da loĝantoj. Je la realo 6 ĝis 7 milionoj da laboristoj kiel maksimumo estas la kreantoj de la riĉaĵoj senditaj al la kvar anguloj de la mondo. Kaj kiomaj estas la rentuloj aŭ la intermetistoj, kiuj aldonas la enspezojn, rabatitaj al la tuta universo, al tiuj, kiujn ili donas al si mem per tio, ke li pagigas la konsumanton kvin- ĝis dudekoble pli ol tiom, kiom estas pagita al la produktanto?

Tio ne estas ĉio. Kiuj posedas la kapitalon, tiuj malpliigas senĉese la produktadon malebligante produkti. Ni ne parolas pri tiuj tunoj da ostroj ĵetitaj en la maron por malebligi, ke la ostro fariĝu nutraĵo por la popolaĉo kaj ĉesu esti la frandaĵo de la bonhavuloj; ni ne parolas pri la miloj kaj miloj da luksaĵoj –ŝtofoj, manĝaĵoj ktp ktp–, same traktitaj kiel la ostroj. Ni atentu nur kiel oni limigas la produktadon de la aĵoj, bezonataj de ĉiuj. Armeoj da ministoj petas nenion pli ol eltiri karbon ĉiutage kaj sendi ĝin al tiuj, kiuj tremas pro malvarmo. Tamen ofte triono el tiuj armeoj, eĉ du trionoj, estas malebligitaj labori pli ol tri tagojn ĉiu semajno |18 por elteni la prezojn altaj. Miloj da teksistoj ne povas batigi la teksilojn, dum iliaj edzinoj kaj idoj havas nenion pli ol ĉifonojn por sin vesti kaj dum la tri kvaronoj el la eŭropanoj havas neniun veston, inda je tiu nomo.

Centoj da altfornoj, miloj da manufakturoj restas senĉese haltigitaj, pliaj laboras nur duone –kaj ĉe ĉiu civilizita nacio estas senĉese amaso el ĉirkaŭ du milionoj da homoj, petantaj nenion pli ol laboro, sed al kiuj tiu laboro estas rifuzata.

Milionoj da homoj estus feliĉaj, se ili povus aliigi la nekulturitan aŭ miskulturitan grundon al kampoj, kovritaj de riĉaj grenrikoltoj. Unu jaro de saĝa laboro sufiĉus al ili por kvinobligi la produkton de grundoj, kiuj nun donas nur ok hektolitrojn da tritiko ĉiuhektoare. Sed tiuj ĉi pioniroj devas senlaboriĝi, ĉar la posedantoj de la grundo, la minejo, la manufakturo, preferas investi siajn kapitalojn –la kapitaloj rabitaj al la komunumo– en turkaj aŭ egiptiaj depruntoj, aŭ en obligacioj de orminejoj en la Patagonio, kiuj faros labori por ili la egipajn felahojn, la italojn, elpelitaj el ties denaska grundo, la ĉinajn kuliojn!

Tio estas la konscia kaj rekta produktlimigo; sed estas ankaŭ la malrekta kaj senkonscia limigo, konsistanta en uzi la homan laboron por aĵoj tute senutilaj aŭ celantaj nursole satigi la stultan vanton de la riĉuloj.

Ne eblas eĉ taksi per ciferoj, ĝis kiom la produktkapablo estas malrekte malpliigita |19 de la malŝparado de fortoj, kiuj taŭgus produkti kaj ĉefe pretigi la ilaron, bezona por tiu produktado. Sufiĉas mencii la miliardojn, elpezitaj de Eŭropo por armilaro, sen plia celo ol la konkero de merkatoj cele al trudi la ekonomian leĝon al la najbaroj kaj faciligi la ekspluatadon enlande; la milionojn, pagitaj ĉiujare al ĉiuŝtofaj funkciuloj, kies misio estas elteni la rajton de la malplimulto regi la ekonomian vivon de la nacio; la milionojn, elpezitaj por juĝistoj, malliberejoj, policanoj kaj la tuta bando el tio, kion oni nomas justico, kvankam sufiĉas, oni scias tion, malpliigi eĉ iomete la mizeron ĉe la grandaj vilaĝoj, por ke la krimaro malpliiĝu je rimarkindaj proporcioj; la milionojn finfine, elspezitaj por disdoni pere de la gazetaro malutilajn ideojn, malpravajn novaĵojn je la intereso de tiu partio, de tiu politika figuro aŭ de tiu kompanio el ekspluatantoj.

Sed tio ne estas ĉio. Ĉar oni elspezas eĉ pli per laboro malprofita: tie ĉi por elteni la stalon, la ĉashundaron kaj la lakearon de la riĉulo, tie por satigi la kapricojn de la mondumuloj kaj la diboĉan lukson de la alta friponaro; aliie por devigi la konsumanton aĉeti varojn, kiujn li ne bezonas, aŭ trudi al li per propagando varon el malbona kvalito; pluen por produkti varojn tute malutiligajn sed profitodonajn por la entreprenisto. Kio estas tiel malŝparita, sufiĉus por duobligi la utilan produktadon aŭ por provizi per ilaro la manufakturojn kaj uzinojn, kiuj tuj superŝutos la magazenojn per ĉiuj provizaĵoj, mankantaj al la du trionoj de la nacio.

20| El tio sekvas, ke el tiuj, kiuj faras produktadan laboron ĉe ĉiu nacio, pli ol kvarono estas kutime trudita senlaboriĝi dum tri ĝis kvar monatoj ĉiujare kaj la laboro de plia kvarono, kiam ne de la duono, ne povas havi plian rezulton ol la amuziĝon de la riĉuloj aŭ la ekspluatadon de la publiko.

Nu, se oni konsideras unuflanke la rapidon, per kiu la civilizitaj nacioj pliigas siajn produkfortojn, kaj aliflanke la limojn, havigitaj al tiu produktado ĉu rekte aŭ malrekte de la nunaj kondiĉoj, oni devas konkludi, ke eĉ ekonomia organizado tiom malsaĝa permesus al la civilizitaj nacioj amasigi je malmultaj jaroj tiom da utilaj produktaĵoj, ke ili estus devigitaj ekkrii: «Sufiĉe! Sufiĉe de karbo! Sufiĉe de pano! Sufiĉe de vestaĵoj! Ni haltigu, ni pripensu por uzi pli taŭge niajn fortojn, por uzi pli bone niajn amuzojn!»

Ne, la bonstato por ĉiuj ne plu estas revo. Ĝi povus esti tia, kiam la homo atingis per senlima penado rikolti ok aŭ dek hektolitrojn de tritiko el ĉiu hektaro aŭ konstrui permane la meĥanikan ilaron, bezonata al la kulturado kaj la industrio. Ĝi ne plu estas revo, edke kiam la homo elpensis la motoron, kiu per iom da fero kaj kelkiuj kilogramoj da karbo donas al li la forton de ĉevalo obeema, regebla, kapabla movigi la plej malsimplan maŝinon.

Sed, por ke la bonstato estu realo, endas, ke tiu ĉi grandega kapitalo –urboj, domoj, |21 laboritaj kampoj, fabrikoj, komunikvojoj, edukado– ĉesu esti konsiderata kiel privata propriaĵo, kiun la akaparisto disponas laŭ sia plaĉo.

Nepras, ke tiu riĉa produktilaro, pene akirita, konstruita, muldita, elpensita de niaj prauloj, fariĝu komuna propraĵo cele al tio, ke la kolektiva spirito eltiru el ĝi la plej grandan avantaĝon por ĉiuj.
Nepras la SENPROPRIGO. La bonstato por ĉiuj kiel celo, la senproprigo kiel rimedo.

2

La senproprigo, tiu estas do la problemo, kiun la historio starigis antaŭ ni, homoj de la fino de la deknaŭa jarcerto. Redono al la komunumo de ĉio, kio utilas por ke ĝi donu al si la bonstaton.

Sed tiu ĉi problemo ne solveblas pere de la leĝdonado. Neniu revu tion. Tiel la malriĉulo kiel la riĉulo komprenas, ke nek la nunaj registaroj nek tiuj, kiuj povus eliri el politika revolucio, kapablos trovi solvon por ĝi. Oni perceptas la bezonon de socia revolucio kaj tiel la riĉuloj kiel la malriĉuloj ne kaŝas, ke tiu revolucio estas proksima, ke ĝi povas eksplodi je ajna momento.

La evolucio estas plenumita ĉe la spiritoj dum la kurso de ĉi-lasta duonjarcento: sed subpremita de la malplimulto, nome de la posedantaj klasoj, kaj sen povi enkorpiĝi, nepras ke ĝi |22 forigu la barojn per la forto kaj ke ĝi realiĝu perforte per la revolucio.

El kie venos la revolucio? Kiel ĝi rimarkigos sin? Neniu povas respondi tiujn demandojn. Tio estas la nekonato. Sed tiuj, kiuj observas kaj pripensas, ne dubas: laboristoj kaj ekspluatantoj, revoluciuloj kaj konservemuloj, intelektuloj kaj praktikuloj, ĉiuj sentas, ke ĝi estas apud niaj pordoj.

Nu! Kion ni faros, kiam la revolucio estos eksplodinta?

Ĉiuj ni estas tiom multe studintaj la draman flankon de la revolucioj kaj tiom malmulte ĝian verkon vere revolucian, ke multaj inter ni vidas ĉe tiuj grandaj movadoj nenion krom la scenigon, la luktoj de la unuaj tagoj, la barikadojn. Sed tiu lukto, tiu unua interpuŝiĝo, finiĝas tuj, kaj estas nur post la disfalo de la antikvaj registaroj, kiam komenciĝas la realan verkon de la revolucio.

Senkapabligitaj kaj senpovaj, atakataj el ĉiu flankoj, ili estas tuj forblovitaj de la ribelo. Post apenaŭaj tagoj la burĝa 1848a monarĥio malaperis kaj, kiam ĉaro kondukis Ludoviko-Filipon ekster Francion, Parizo ne zorgis plu pri la eksreĝo. Post iuj horoj la registaro de Thiers malaperis, je la 18a de marto de la 1871a, kaj lasis Parizon mastro de ties estonto. Tamen 1848 kaj 1871 estis nur ribeloj. Antaŭ popola revolucio la registoj vaporiĝas per surprizinda rapido. Ili dekomence fuĝas, kvankam por konspiri aliie, klopodante pretigi eventualan revenon.

Malaperinta la antikva registaro, la armeo, |23 hezitante antaŭ la tajdo de la popola leviĝo, ne obeas plu siajn estroj; tiuj ĉi aliflanke ankaŭ eklipsiĝas prudente. Kun krucitaj brakoj la soldataro lasas fari aŭ kun la pafilkapoj supren ili aliĝas al la ribelantoj. La polico kun la brakoj pendantaj ne scias, ĉu ili devas frapi aŭ krii «Vivu la Komunumo», kaj la urbogardistoj iras hejmen «por atendi la novan registaron». La grandaj burĝoj aranĝas siajn valizojn kaj iras al senriska loko. La popola restas. Jen kiel sin anoncas revolucio.

Ĉe pluraj urboj oni proklamis la Komunumon. Miloj da homoj estas surstrate kaj iras vespere en la improvizajn klubojn, interdemandante «Kion ni faru?», debatante kun ardo la publikajn aferojn. Ĉiuj interesiĝas, la hieraŭaj indeferentuloj eble estas tiuj plej fervoraj. Ĉie multa bonvolo, viva deziro sekurigi la venkon. La grandaj sinoferoj okazas. La popolo deziras nenion krom marŝi antaŭen.

Ĉio tio estas bela, estas plejalteca. Sed tio ankoraŭ ne estas la revolucio. Plenkontraŭe estas tiam, kiam ekas la bezono pri la revoluciulo.

Certe estos plenumitaj revenĝoj. La Watrin-oj kaj la Thomas-oj pagos sian malpopularecon. Sed tio estos nur okazaĵoj de la batalo kaj ne de la revolucio.

La registaremaj socialistoj, la radikaluloj, la nekonataj geniuloj de la ĵurnalaro, la demagogaj oratoroj –kaj burĝaj kaj ekslaboristoj– kuros en la urbodomon, la ministrejojn, por preni posedon sur la forlasitaj seĝegoj. Iuj rangaltiĝos |24 ĝojege. Ili miros pri si mem antaŭ la ministrejaj speguloj kaj provludos ordoni per graveco konvena al la alteco de sia nova rango: ili bezonas nepre ruĝan skarpon, galonitan kepon kaj magistran mienon por impresi la ekskamaradojn de redakcio aŭ de fabriko! Aliaj dronos en la dokumentaron kun la plej bona volo kompreni ion. Ili pretigos leĝojn, ili publikigos dekretojn kun ŝvelparolaĵoj, kiujn neniu pretos plemuni –ĝuste ĉar oni estas je revolucio.

Por akiri aŭtoritaton, kiun ili ne havas, ili serĉos la sankcion de la malnovaj registformoj. Ili nomiĝos Provizora Registaro, Komitato pri Publika Sano, Urbestro, Komandanto de la Urbodomo, Estro de la Sekureco –kion scias oni! Elektitaj aŭ aklamitaj, ili kunvenos en parlamentoj aŭ en Konsilantaro de la Komunumo. Tie renkontiĝos homoj, apartenantaj al dek aŭ dudek malsamaj skoloj, kiuj ne estas personemaj grupetoj, kiel oni diras ofte, sed kiuj respondas specifajn manierojn koncepti la amplekson, la gravecon, la celon de la revolucio. Laŭeblistoj, kolektivistoj, radikaluloj, jakobenoj, blankistoj, kontraŭvole ariĝintaj, malŝparante sian tempon per diskutoj. La honestaj homoj miksiĝintaj kun tiuj ambiciuloj, kiuj nur revas pri la superrego kaj malŝatas la amason, el kiu ili devenis. Ĉiuj, alvenintaj kun ideoj tutkontraŭantaj, devigitaj interkonsenti ŝajnajn aliancojn por starigi plejmultojn, kiuj daŭros ne plu ol unu tago; kvelerante, traktante unuj la aliajn kiel reakciulojn, aŭtoritatulojn, friponojn; netaŭgaj konsenti neniun gravan mezuron kaj devigitaj diskuti pri bagateloj; nekapablaj |25 produkti nenion krom ŝvelparolaj proklamoj; ĉiuj sin taksante gravaj, kvankam la aŭtentika forto de la movado estos sur la strato.
Ĉio tio povas amuzi la amantojn de la teatro. Sed tio ankoraŭ ne estas la revolucio; estas nenio farita!

Dum tiu tempo la popolo suferas. La fabrikoj haltas, la laborejoj fermiĝas, la komerco ne funkcias. La laboristo ricevas eĉ ne la minimuman salajron, kiun li havis antaŭe, la varoj prezaltiĝas!
Per tiu heroa sinofero, ĉiam karakterizanta la popolon kaj atinganta la plejaltecon je la gravaj okazaĵoj, ĝi paciencas. Ĝi estis, kiu kriis je la 1848a: «Ni metas tri monatojn el mizero sub la servo de la Respubliko», dum la «reprezentantoj» kaj la sinjoroj de la nova registaro, ĝis la lastranga provoso, ricevis regule sian pagon! La popolo suferas. Per sia infana fido, per la naiveco de la amaso, fidanta je siaj gvidantoj, ĝi atendas, ke tie en la alteco, ĉe la Ĉambro, ĉe la Urbodomo, ĉe la Komitato pri Publika Sano, oni okupiĝos pri ĝi.
Sed tie en la alteco oni pensas pri ĉio escepte de la suferoj de la amaso. Kiam la malsato mordis Francion je la 1793a kaj riskigis la revolucion, kiam la popolo falis en la lastan mizeron, dum la Elizeaj Kampoj estas sulkitaj de imponaj ĉaroj, kie virinoj loĝigas siajn luksegajn mondumecojn, Robespiero insistis la jakobenojn por diskutigi sian eseon pri la angla konstitucio! Kiam la laboristo suferis je la 1848a pro la ĝenerala halto de la industrio, la Provizora Registaro kaj la Ĉambro kveleras pri la militistaj pensioj kaj la laboro ĉe |26 la malliberejoj sen demandi sin pri tio, el kio vivtenas la popolo dum tiu kriza epoko. Kaj, se oni devas lanĉi riproĉon al la Pariza Komunumo, naskiĝinta sub la kanonoj de la prusoj kaj daŭrinta nur sepdek tagojn, tiu estas ankaŭ ne esti kompreninta, ke la komunumista revolucio ne povas venki sen bone nutritaj batalantoj, kaj ke per tridek moneroj ĉiutage oni ne kapablas samtempe batali ĉe la remparoj kaj vivteni sian familion.

La popolo suferas –kaj demandas: «Kion ni faru por eliri el la senelirejo?»

3

Nu! Ŝajnas al ni, ke estas unu sursola respondo por tiu demando:

–Konfesi kaj proklami laŭte, ke ĉiu, kiu ajn estus lia sinteno je la into, kiuj ajn estus lia forto aŭ lia malforto, liaj kapabloj aŭ lia nekapablo, posedas antaŭ ĉio la rajton vivi kaj ke la socio devas disdoni inter ĉiuj senescepte la vivrimedojn, kiujn ĝi havas. Konfesi tion, proklami tion kaj agi konsekvence!

Agi tiel, ke ekde la unua tago de la revolucio la laboristo sciu, ke nova erao malfermiĝas antaŭ li: ke ekde nun neniu bezonos dormi subponte apud palacoj; malsati, kiam estas nutraĵoj; |27 tremi pro malvarmo apud peltomagazenoj. Ke ĉio apartenas al ĉiuj je la realo kiel je la principoj kaj ke finfine je la historio okazas revolucio, kiu prizorgas la bezonojn de la popolo antaŭ ol instrui ĝin pri ties devoj.

Tio ĉi ne povos esti plenumita per dekretoj, sed nur per la tuja, efektiva alproprigo de ĉio bezona por sekurigi la vivon de ĉiuj: tiu estas la nursola kielo vere scienca procedi, la nursola, kiu estas komprenata kaj dezirata de la popolamaso.

Ekposedi je la nomo de la ribelanta popolo la tritikujojn, la magazenojn, plenŝtopitaj el vestaĵoj, la loĝindajn domojn. Malŝpari nenion, organiziĝi tuj por plenigi la truojn, alfronti ĉiujn necesojn, satigi ĉiujn bezonojn, produkti ne plu por doni profitojn al kiu ajn, sed por vivigi kaj disvolvi la socion.

Ne plu plursencajn formulojn tiajn, kia la «rajto pri la laboro», per kiu oni trompis la popolon je la 1848a kaj klopodas ankoraŭ trompi ĝin. Ni havu kuraĝon konfesi, ke la bonstato, ekde nun ebla, devas realigi ĉiupreze.

Kiam la laboristoj postulis je la 1848a la rajton labori, oni organizis la naciajn aŭ urbajn laborejojn kaj sendis la homojn peni en tiujn laborejojn kontraŭ kvardek moneroj ĉiutage! Kiam ili petis la organizadon de la laboro, oni respondis al ili: «Paciencu, amikoj, la registaro zorgos pri tio kaj por hodiaŭ jen |28 kvardek moneroj. Ripozu, kruda laboristo, kiu penis dum via tuta vivo!» Kaj dum la atendo oni alcelis la kanonojn. Oni levis ĉiujn fortojn de la trupo, oni malorganizis la laboristojn per mil rimedoj, kiujn la burĝoj konas perfekte. Kaj je unu bela tago oni diris al ili: «Foriru kolonii Afrikon aŭ ni mortpafos vin!».

Alia estos la rezulto, se la laboristoj postulas la rajton pri la bonstato! Ili proklamas per tiu eĉ sian rajton sinproprigi la tutan socian riĉon, preni la domojn kaj loĝi en ili laŭ la bezonoj de ĉiu familio, kapti la nutraĵojn amasigitajn kaj uzi ilin por koni la bonstaton post esti koninta nur la malsaton. Ili proklamas sian rajton pri ĉiuj riĉaĵoj –frukto de la laboro de intaj kaj antaj generacioj kaj ili uzas ilin por ekkoni tion, kio estas la altaj plezuroj de la arto kaj de la scienco, troa tempo akaparitaj de la burĝoj.

Kaj, asertante sian rajton pri la bonstato, ili deklaras, kio estas ankoraŭ pli grava, sian rajton decidi ili mem pri tio, kio devas esti tiu bonstato –kion nepras produkti por sekurigi ĝin kaj kion oni devas forlasi kiel senvaloraĵon ekde nun.

La rajto pri la bonstato estas la eblo vivi kiel homaj estaĵoj kaj eduki la infanojn por fari el ili egalajn membrojn de socio supera ol la nia, dum la «rajto pri la laboro» estas la rajto resti por ĉiam la salajrata sklavo, la penanta homo, regota kaj ekspluatota de la morgaŭaj burĝoj. La rajto pri la bonstato estas la |29 socia revolucio, la rajto pri la laboro estas nenio krom industria malliberejo.

Estas ĝusta tempo, por ke la laboristo proklamu sian rajton pri la komuna heredaĵo kaj por ke li ekposedu ĝin.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]