preferenze utente

cerca nell'archivio del sito Cerca cerca nell'archivio del sito


Search comments

ricerca avanzata

Nuovi eventi

Mashriq / Arabia / Iraq

nessun evento segnalato nell'ultima settimana
Articoli recenti su Mashriq / Arabia / Iraq Imperialism / War

Resist Genocide Oct 14 23 by Melbourne Anarchist Communist Group

Résister au génocide Oct 14 23 by Melbourne Anarchist Communist Group

La révolution du Rojava a défendu le monde, maintenant le monde doit d... Jan 09 22 by Diverses organisations anarchistes

Haltigu la buĉadon en Gazao!

category mashriq / arabia / iraq | imperialism / war | press release author Thursday November 22, 2012 18:45author by Confederación General del Trabajo - Secretaría de Relaciones Internacionales Segnalare questo messaggio alla redazione

Israelo, iu el la plej grandaj militaj potencoj en la tuta mondo, bombardas denove la palestinan loĝantaron, kaptita en Gazao. Ili ne povas fuĝi el sia liberaera malliberujo kaŭze de la israela blokado, tial estas jam pli ol 100 mortintoj kaj miloj da vunditoj. [Castellano]
gaza2.jpg


Haltigu la buĉadon en Gazao!


Israelo, iu el la plej grandaj militaj potencoj en la tuta mondo, bombardas denove la palestinan loĝantaron, kaptita en Gazao. Ili ne povas fuĝi el sia liberaera malliberujo kaŭze de la israela blokado, tial estas jam pli ol 100 mortintoj kaj miloj da vunditoj. La loĝantoj en Gazao estas kondamnitaj esti trafita celo de la atakoj, eĉ per malleĝaj armiloj kiel la blanka fosforo, dum la internacia komunumo restas senmova, kiel la registaroj de la EU, aŭ eĉ apogas tion, kiel estas la okazo de Usono.

Aliflanke la amaskomuniloj liveras vidon neniel objektivan pri la afero, ĉar ĉio komenciĝis, kiam israelaj militistoj mortigis palestinan dekdujaran infanon, ludinta piedpilkon, per mitralpafoj kaj post iuj tagoj mortigis la militan ĉefon de Hamaso... tion la sionista registaro nomas “Operacio Defenda Kolono”, kio estas nenio krom preteksto antaŭ la internacia publika opinio por kaŝi ĝia klopodo ekstermi la palestinan popolon.

Tio ne estas “milito”, ĉar la partoj kalkulas fortojn tute malsamajn, sed la agresanto havas internacian laŭrajton kiel ŝtato dum la Gazaa loĝantaro restas izolita el la kroma mondo.
La senproporcia uzo de la armita forto kontraŭ civila loĝantaro kaj la eksterjuĝan ekzekutoj konsistigas militajn krimojn, kiuj nepre estu kondamnitaj.

Tial CGT konsideras, ke ni ne povas resti senmovaj antaŭ tiu nova amasbuĉado kaj ni alvokas la gealiĝintaron kaj ĝenerale la civilan socion elmontri nian apogon al la palestina popolo, partopreni la agadojn, kiujn oni programos por tio, kaj finigi la krimajn kaj rasistajn politikojn de la israela ŝtato.

Sekretariaro pri Internaciaj Rilatoj

Ĝenerala Konfederacio de la Laboro


This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2001-2024 Anarkismo.net. Salvo indicazioni diversi da parte dell'autore di un articolo, tutto il contenuto del sito può essere liberamente utilizzato per fini non commerciali sulla rete ed altrove. Le opinioni espresse negli articoli sono quelle dei contributori degli articoli e non sono necessariamente condivise da Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]