user preferences

La novliberala atako kaj la laborista lukto

category international | anarchist movement | opinion / analysis author Monday September 24, 2012 07:24author by Jurgo Alkasaro - CGT Report this post to the editors

Analizo pri la laborista kaj civitana kontesto al la novliberala atako tiel nomita "krizo" kaj pri la klaso de ĝenerala striko, kiun la anarkisindikatistoj devas alvoki.
portada_atac_neoliberaleop.png

1. La krizo

La kapitalo decidis ŝanĝi la regulojn de la socia vivo. La atakoj kontraŭ la malstabila ekonomia situacio de la laborista klaso kaj kontraŭ la sociaj kaj laboraj rajtoj, atingitaj per multjara lukto, estas memvidebla esprimo de la volo de la kapitalo por detrui la socian pakton, sur kiu baziĝis la tiel nomita “bonstata ŝtato”.

La mondomastroj eltrovis, ke la salajrata laboro ne estas sufiĉe profitodona por ili je la nuna ŝtupo de teknologia kaj ekonomia disvolviĝo. Tial la investistoj preferas riski siajn kapitalojn je spekulacia ekonomio –kio estas nenio krom freneza klopodo trompoŝteli unu la alian per vendo kaj revendo de fikciaj financaj “produktoj”– anstataŭ krei fabrikojn je reala ekonomio.
Tiu ĉi ludo de la reciproka trompoŝtelo finfine eksplodis je iliaj manoj, kaj tion ili nomis “krizo”.

La eliro serĉata de la kapitalo por tiu ĉi situacio estas tre simpla: ĉar la salajrata laboro estas profitodona por ili nur kiam la “merkatoj” estas konstruataj –aŭ rekonstruataj, el kio la famaj “ekonomiaj mirakloj” post la dua tutmonda milito–, oni forlasu Eŭropon kiel produktivan kampon kaj rekomencu la procezon ĉe malpli disvolviĝintaj mondopartoj. El Eŭropo jam interesas ilin nek la laboristoj nek la produkanta kapablo. Kio interesas ilin el Eŭropo estas nur la amasigita riĉo, ankoraŭ ne apartenanta al ili, nome tiu parto el la riĉo, kiu ankoraŭ estas ĉemane de la laboristoj, ĉu individue (sub formo de sparaĵo aŭ de nemoveblaĵoj), ĉu kolektive (sub formo de la salajroparto forkaptita de la ŝtato kaj kiun ĝi laŭrajtigas pere de la sociaj servoj).

La kapitalista eliro el la krizo estas sufiĉe klara: same kiel oni prirabis Afrikon je ties naturaj riĉaĵoj, prirabi Eŭropon je ties socia kaj ekonomia riĉo por ekspluati kruelege la salajratan laboron ĉe sklavigita Azio.

Bezonas scii, ĉu ni laboristoj havas iun propran eliron el la ĥaosa situacio, kien portis nin la ambicio de la kapitalistoj kaj la malsaĝo de la politikistoj.

2. La celoj de la laboristoj

Ni laboristoj konsistigas la plimultegon de la socio, tamen ni estas submetitaj kaj ekspluatataj de eta malplimulto. La kialo de tiu bedaŭrinda situacio estas tio, ke ĉe malmultaj okazoj ni laboristoj komprenas klare niajn proprajn celojn. La ŝtato, la burĝaj intelektuloj kaj la grandaj amaskomunikiloj taskiĝas konfuzigi la laboristan menson kaj kredigi ĝin, ke estas ĝiaj la celoj de ĝiaj ekspluatantoj ĝis tiom alta grado, ke parto el la laboristoj kredas sian devon helpi la ekspluatantojn submeti la ceterajn laboristojn aŭ katenigi ilin per la celoj de la nacio, de la komuna bono, de la merkatoj (foje agante kiel policanoj, foje agante kiel strikrompistoj aŭ kiel sindikatistoj de la sistemo, foje finfine agante kiel bonaj civitanoj).

La nursolaj realaj celoj de la laboristoj estas ne esti plu ekspluatataj (tio estas, starigi socion sen ekspluatatoj nek ekspluatantoj) kaj, dum ili daŭras esti ekspluatataj, atingi realajn plibonigojn de ilia situacio ene de la socio (tio estas, reala pliigo de la salajro, malpliigo de la labortempo kaj plibonigo de la porvivaj kaj laboraj kondiĉoj).

Tial ni anarkisindikatistoj ne lasas forlogi nin per la sirenkantoj pri leĝaj reformoj, per la parlamentaj baraktoj aŭ per la nuraj protestoj, kiuj esperas de tiuj, kiuj sufokas nin, ke ili mildigos la streĉon.

Tie ĉi kaj nun la anarkisindikatismo postulas:


  • la starigon de universala minumuma salajro (kiel universalaj estas la kapitalista merkato kaj la ekspluatado, al kiu ni estas submetitaj) de 1.500 € netaj monate.

  • la salajran pliigon ĝis trioble de la reala pliigo de la vivtenkosto (egala pliigo al tiu de la vivtenkosto estas neniu pliigo kaj malplia pliigo estas malpliigo)

  • la malpliigon de la laŭleĝe maksimuma labordeĵoro ĝis 30 horoj semajne kaj la malpermeson labori kromhorojn

  • la eston de ununura labora kontrakto je senlima daŭro

  • okaze de maldungo, senliman monhelpon al la sendunguloj minimume egala al la universala minimuma salajro, administrata de publika ento sed ekonomie subtenata de la mastraro

  • sanigajn servojn universalaj kaj senkostaj

  • senkostan kaj bonkvalitan instruadon el la vartejo ĝis la universitato


Tio ĉi estas realaj plibonigoj por la laboristoj. Se la sistemo ne povas aŭ ne volas alpreni ilin, tiam jam estas tempo ŝanĝi la sistemon.

3. La reformisma utopio

Ekde la Ŝtonepoko ĝis la 21a jarcento la homaro faris gravajn progresojn. La demando starigenda nun estas: ĉu povas la kapitalismo oferi estonton el progreso? Tio estas, ĉu ĝi povas oferi realajn plibonigojn por la vivkondiĉoj de la homaro?

La nursola celo, movanta la kapitalisman sistemon, estas la akiro de ekonomiaj profitoj. Tamen nun la du plej gravaj periloj por atingi profitojn estas la financa spekulaciado (kaj ni estas suferantaj ties sekvojn) kaj la detruindustrio: la milito estas la plej bona negoco por la kapitalo. Tiu ĉi estas la nursola estonto, kiun povas oferi al ni la kapitalismo: trompoŝtelo kaj detruado, mizero kaj morto.

Tamen neniam dum la tuta homara historio estis atingita nivelo de teknologia disvolviĝo kiel tiu nuna, kiu permesus satigi la bezonoj de la tuta homaro per la nura evito produkti kaj konsumi superflue kaj la uzo de la tuta produktanta kapablo por satigi la realajn bezonojn.

Tio, kio nur malebligas sekvi tiun vojon, estas la fakto, ke la tuta produktado, la tuta ekonomio, celas la atingon de rapidaj kaj ĉiamkreskantaj ekonomiaj profitoj por ekspluatanta malplimulto. Tio estas, kio karakterizas la kapitalisman socion, kaj tio estas, kio devigas al la socio plej disvolviĝinta teknike kaj ekonomie el la tuta historio produkti nur sendungadon ĉe la disvolviĝintaj regionoj kaj mizeron ĉe tiuj pli malfruiĝintaj.

Tial ĉiuj projektoj pri reformo –tiel tiuj bonintencaj kiel tiuj, kiuj estas nuraj fumkurtenoj– estas aŭtentikaj utopioj, nerealigeblaj projektoj, kiuj taŭgas nur por prokrasti la konscienciĝo pri tio, ke la nursola racia eliro, la nursola realigebla solvo, estas la starigo de socio, kie la celo de la produktado estu la satigado de la homaj bezonoj.

Tial la anarkisindikatismo enskribas sur siaj flagoj la agitvorton pri disdono de la laboro kaj de la riĉo.

Disdoni la laboron signifas, ke ĉiu membro de la socio devas alporti sian streĉon al la produktanta tasko je la mezuro de siaj kapabloj; disdoni la riĉon signifas, ke la produkto de la laboro estu ĝuita de ĉiuj kaj ne nur de privilegia malplimulto. Tie la nursola reala eliro el la marasmo de la kapitalismo estas la konstruado de socio, kiu sin gvidu per la baza principo de la liberecana komunismo: el ĉiu laŭ ties kapabloj kaj al ĉiu laŭ ties bezonoj.

4. La liberecana socio

La socio, kiun ni deziras starigi, sin bazas sur du ĉefaj kolonoj: la ekonomia demokratio kaj la rekta demokratio.
La rekta demokratio, tio estas, socia strukturo sinbazanta sur la suvereneco de la teritoriaj asembleoj kaj la federacia pakto inter ili. Demokratio rifuzanta delegi sian povon al iu ajn permanenta reprezentanto.

La ekonomia demokratio, tio estas, la kapablo de la entuto de la loĝantaro decidi pri la celoj de la ekonomio kaj pri la rimedoj atingi ilin, nur povas sin bazi sur la egaleco de ĉiuj civitanoj, tio estas, sur la kolektiva propraĵo de la produktrimedoj kaj de la laborprodukto.

Nia celo estas la starigado de liberecana socio: socio sen klasoj kaj sen politika povo, kie la produktado celu la satigon de homaj bezonoj anstataŭ la akiron de ekonomiaj profitoj. Tio estas, ni ŝerĉas egaligan kaj liberan socion

5. La ĝenerala striko

La fundamento de ĉiu socia povo estas la regado sur la produktanta procezo. Kaj la produktanta procezo estas ĉe niaj manoj. La entreprenoj funkcias aŭ ne, laŭ se ni laboras aŭ ne. Ni laboristoj havas egan povon, pri kiu ni ne konscias.

La ĝenerala striko estas la plej povoplena armilo, kiun ni laboristoj havas, por komenci la transformon de la socio. Se ni laboristoj havas klaraj niajn celojn kaj interesojn kaj se ni organizas nin, per senlima ĝenerala striko ni povas senpovigi la kapitalisman monstron kaj ekstarigi la novan liberecanan socion.

Tial ni anarkisindikatistoj proponas la agitvorton pri senlima ĝenerala striko por ĉesigi la ekspluatadon kaj ekigi la transformprocezon. Tiu ĉi ĝenerala striko postulas la unuiĝon kaj organiziĝon de la laboristoj. Tial ni proponas serion el 24-horaj ĝeneralaj strikoj, kiel preparon de la vojo, kondukanta al la revolucia ĝenerala striko.

Ni ne trompas nin, ni scias, ke per 24-hora striko ni ne fiaskigos la novliberalismon nek reakiros la rajtojn, kiuj estas forprenitaj al ni, sed tiuj ĉi limigitaj strikoj ebligas al ni plenumi luktotagojn, per kiuj plifortigi nian klasan unuiĝon kaj organizon, partopreni debatojn, kiuj permesas al ni klarigi niajn celojn, kaj konstati nian mobilizkapablon, krom montri al la kapitalisma malamiko kaj al la entuto de la socio nian rifuzon al la kontraŭlaboristaj politikoj de la “demokratio” kaj nian firman decidon respondi kiun ajn atakon al niaj rajtoj.

La nuna novliberala atako ne povas resti senresponda. Tial ni anarkisindikatistoj alvokas 24-horan ĝeneralan strikon je tiu ĉi aŭtuno. Ĝeneralan strikon kaj luktotagon


  • por la disdono de la laboro kaj la riĉo

  • por la laborista memorganizo

  • kontraŭ la tranĉaĵoj kaj la privatigoj




Related Link: https://n-1.cc/pg/file/read/1453681/el-ataque-neoliberal-y-la-lucha-obrera

This page has not been translated into Polski yet.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]