FORO CONVERSATORIO: A 50 AÑOS DEL GOLPE CÍVICO MILITAR Los desafíos y tareas del anarquismo 02:24 Oct 05 1 comments Anarchists in Rojava: Revolution is a struggle in itself 23:52 Oct 04 1 comments An Attempted Marxist-Anarchist Dialogue 07:13 Oct 03 2 comments Sürgündeki Sudanlı anarşistleri destekleyin 15:53 Aug 30 1 comments 망명중인 수단 아나키스트 동&... 05:56 Aug 29 0 comments more >> |
Recent articles by Jurgo Alkasaro
Durruti en la labirinto 0 comments Un 14 novembre libertaire à Montpellier 0 comments 14N libertario en Montpellier 0 comments Recent Articles about International Anarchist movementAnarchists in Rojava: Revolution is a struggle in itself Oct 04 23 An Attempted Marxist-Anarchist Dialogue Oct 03 23 A Guide to Anarcho-Syndicalism and Libertarian Socialism Aug 03 23 La novliberala atako kaj la laborista lukto
international |
anarchist movement |
opinion / analysis
Monday September 24, 2012 07:24 by Jurgo Alkasaro - CGT
Analizo pri la laborista kaj civitana kontesto al la novliberala atako tiel nomita "krizo" kaj pri la klaso de ĝenerala striko, kiun la anarkisindikatistoj devas alvoki. 1. La krizo
Tio ĉi estas realaj plibonigoj por la laboristoj. Se la sistemo ne povas aŭ ne volas alpreni ilin, tiam jam estas tempo ŝanĝi la sistemon. 3. La reformisma utopio Ekde la Ŝtonepoko ĝis la 21a jarcento la homaro faris gravajn progresojn. La demando starigenda nun estas: ĉu povas la kapitalismo oferi estonton el progreso? Tio estas, ĉu ĝi povas oferi realajn plibonigojn por la vivkondiĉoj de la homaro? La nursola celo, movanta la kapitalisman sistemon, estas la akiro de ekonomiaj profitoj. Tamen nun la du plej gravaj periloj por atingi profitojn estas la financa spekulaciado (kaj ni estas suferantaj ties sekvojn) kaj la detruindustrio: la milito estas la plej bona negoco por la kapitalo. Tiu ĉi estas la nursola estonto, kiun povas oferi al ni la kapitalismo: trompoŝtelo kaj detruado, mizero kaj morto. Tamen neniam dum la tuta homara historio estis atingita nivelo de teknologia disvolviĝo kiel tiu nuna, kiu permesus satigi la bezonoj de la tuta homaro per la nura evito produkti kaj konsumi superflue kaj la uzo de la tuta produktanta kapablo por satigi la realajn bezonojn. Tio, kio nur malebligas sekvi tiun vojon, estas la fakto, ke la tuta produktado, la tuta ekonomio, celas la atingon de rapidaj kaj ĉiamkreskantaj ekonomiaj profitoj por ekspluatanta malplimulto. Tio estas, kio karakterizas la kapitalisman socion, kaj tio estas, kio devigas al la socio plej disvolviĝinta teknike kaj ekonomie el la tuta historio produkti nur sendungadon ĉe la disvolviĝintaj regionoj kaj mizeron ĉe tiuj pli malfruiĝintaj. Tial ĉiuj projektoj pri reformo –tiel tiuj bonintencaj kiel tiuj, kiuj estas nuraj fumkurtenoj– estas aŭtentikaj utopioj, nerealigeblaj projektoj, kiuj taŭgas nur por prokrasti la konscienciĝo pri tio, ke la nursola racia eliro, la nursola realigebla solvo, estas la starigo de socio, kie la celo de la produktado estu la satigado de la homaj bezonoj. Tial la anarkisindikatismo enskribas sur siaj flagoj la agitvorton pri disdono de la laboro kaj de la riĉo. Disdoni la laboron signifas, ke ĉiu membro de la socio devas alporti sian streĉon al la produktanta tasko je la mezuro de siaj kapabloj; disdoni la riĉon signifas, ke la produkto de la laboro estu ĝuita de ĉiuj kaj ne nur de privilegia malplimulto. Tie la nursola reala eliro el la marasmo de la kapitalismo estas la konstruado de socio, kiu sin gvidu per la baza principo de la liberecana komunismo: el ĉiu laŭ ties kapabloj kaj al ĉiu laŭ ties bezonoj. 4. La liberecana socio La socio, kiun ni deziras starigi, sin bazas sur du ĉefaj kolonoj: la ekonomia demokratio kaj la rekta demokratio. La rekta demokratio, tio estas, socia strukturo sinbazanta sur la suvereneco de la teritoriaj asembleoj kaj la federacia pakto inter ili. Demokratio rifuzanta delegi sian povon al iu ajn permanenta reprezentanto. La ekonomia demokratio, tio estas, la kapablo de la entuto de la loĝantaro decidi pri la celoj de la ekonomio kaj pri la rimedoj atingi ilin, nur povas sin bazi sur la egaleco de ĉiuj civitanoj, tio estas, sur la kolektiva propraĵo de la produktrimedoj kaj de la laborprodukto. Nia celo estas la starigado de liberecana socio: socio sen klasoj kaj sen politika povo, kie la produktado celu la satigon de homaj bezonoj anstataŭ la akiron de ekonomiaj profitoj. Tio estas, ni ŝerĉas egaligan kaj liberan socion 5. La ĝenerala striko La fundamento de ĉiu socia povo estas la regado sur la produktanta procezo. Kaj la produktanta procezo estas ĉe niaj manoj. La entreprenoj funkcias aŭ ne, laŭ se ni laboras aŭ ne. Ni laboristoj havas egan povon, pri kiu ni ne konscias. La ĝenerala striko estas la plej povoplena armilo, kiun ni laboristoj havas, por komenci la transformon de la socio. Se ni laboristoj havas klaraj niajn celojn kaj interesojn kaj se ni organizas nin, per senlima ĝenerala striko ni povas senpovigi la kapitalisman monstron kaj ekstarigi la novan liberecanan socion. Tial ni anarkisindikatistoj proponas la agitvorton pri senlima ĝenerala striko por ĉesigi la ekspluatadon kaj ekigi la transformprocezon. Tiu ĉi ĝenerala striko postulas la unuiĝon kaj organiziĝon de la laboristoj. Tial ni proponas serion el 24-horaj ĝeneralaj strikoj, kiel preparon de la vojo, kondukanta al la revolucia ĝenerala striko. Ni ne trompas nin, ni scias, ke per 24-hora striko ni ne fiaskigos la novliberalismon nek reakiros la rajtojn, kiuj estas forprenitaj al ni, sed tiuj ĉi limigitaj strikoj ebligas al ni plenumi luktotagojn, per kiuj plifortigi nian klasan unuiĝon kaj organizon, partopreni debatojn, kiuj permesas al ni klarigi niajn celojn, kaj konstati nian mobilizkapablon, krom montri al la kapitalisma malamiko kaj al la entuto de la socio nian rifuzon al la kontraŭlaboristaj politikoj de la “demokratio” kaj nian firman decidon respondi kiun ajn atakon al niaj rajtoj. La nuna novliberala atako ne povas resti senresponda. Tial ni anarkisindikatistoj alvokas 24-horan ĝeneralan strikon je tiu ĉi aŭtuno. Ĝeneralan strikon kaj luktotagon
|
Front pageMalatesta’s Revolutionary Anarchism in British Exile Encuentros Ácratas: Miradas anarquistas sobre el libertarianismo de derecha. An Anarchist View of Trotsky’s "Transitional Program" A volunteer from Kharkov was tortured by the military after trying to leave Ukraine FORO CONVERSATORIO: A 50 AÑOS DEL GOLPE CÍVICO MILITAR Los desafíos y tareas del anarquismo Anarchists in Rojava: Revolution is a struggle in itself An Attempted Marxist-Anarchist Dialogue Taller de Estudios Anarquistas: La experiencia de los paros nacionales en Colombia Comunicado Público a 50 años del Golpe Cívico-Militar A Talk on the Ukrainian-Russian War Sürgündeki Sudanlı anarşistleri destekleyin Υποστηρίξτε τους Σουδανούς αναρχικούς دعم اللاسلطويين السودانيين في المنفى |