user preferences

New Events

Russia / Ukraine / Belarus

no event posted in the last week

La du oktobroj

category russia / ukraine / belarus | history | opinion / analysis author Wednesday July 25, 2012 18:58author by Petro Arŝinof - Piotr Arshinov Report this post to the editors

La anarkiistoj kaj la 1917a rusia revolucio

Historia artikolo de Petro Arŝinof pri la disvolvo de la rusia revolucio kaj la rolo ludita de la anarkiistoj en ĝi. Arŝinov estis firma pledanto por la platformismo.
arshinov2.jpg

La sukcesinta kamparana kaj laborista revolucio de la 1917a restis laŭleĝe registrita en la bolŝevista agendo kiel la Oktobra Revolucio. Ĉe tio estas sana vero, tamen ne estas tute ekzakta. Je la oktobro de la 1917a la laboristoj kaj kamparanoj de Rusio superpasis kolosan barilon por la disvolvo de la revolucio. Ili aboliciis la noman povon de la kapitalista klaso, sed antaŭ ol tio ili atingis ion revolucie samgravan aŭ eble eĉ pli fundamentan. Kiam ili elprenis la ekonomian povon el la kapitalista klaso kaj la teron el la manoj de la bienmastroj ĉe la kamparo, ili konkeris ne nur la rajton pri la libera laboro kaj sen kontrolistoj ĉe la urboj, sed ankaŭ la tutan kontrolon sur la industrioj. Sekve, estis antaŭ ol oktobro, kiam la revoluciaj laboristoj neniigis la bazojn de la kapitalismo. Nur la superstrukturo restis. Se tiu ĉi ĝenerala senpropriigo al la kapitalistoj ne estus okazinta, neniel estus sukcesinta la neniigo de la burĝa ŝtata maŝinaro –la politika revolucio. La rezistado de la proprietuloj estus estinta multe pli povohava. Aliflanke la celoj de la Oktobra Socia Revolucio ne limiĝis finigi la kapitalistan povon. La laboristoj estis spertintaj longan periodon de praktika disvolvo de memmastrumada karaktero, kiu estis fiaskonta je la tujvenontaj jaroj.

Sekve, se oni pritaksas entute la disvolvon de la Rusa Socialista Revolucio, tiu aperas kiel nura fazo –kvankam certe kiel findecida kaj povoplena. Tial Oktobro ne prezentas entute la socian revolucion. Kiam oni pensas pri la sukcesoplenaj tagoj de Oktobro, endas taksi tiun historian okazaĵon kiel determinitan de la rusa Socia Revolucio.

Alia karakterizaĵo, ne malpli grava, de Oktobro estas, ke ĝi enhavas du signifojn –tiun, kiun donis al ĝi la laboristaj amasoj partoprenantaj la Socian Revolucion kaj ankaŭ la anarĥikomunistoj, kaj tiun, kiun donis al ĝi la partio, kiu forprenis la povon de tiu ĉi aspirado al la Socia Revolucio, kaj kiu perfidis kaj sufokis ties postan disvolvon. Ega distanco estas inter tiuj ĉi du Oktobro-interpretadoj. La laborista kaj kamparana Oktobro estas la neniigo de la povo de la parazitaj klasoj je la nomo de la egaleco kaj la memmastrumado. La Bolŝevista Oktobro estas la konkero de la povo fare de la klerulara revolucia partio, la starigado de ĝia "Socialista Ŝtato" kaj de ĝia "socialista" maniero regi la amasojn.

La laborista oktobro

La Revolucio de Februaro trafis la diversajn revoluciajn partiojn je plena konfuziĝo, kaj sendube ili estis plensurprizataj de la profunda socia karaktero de la naskiĝanta revolucio. Unue neniu volis kredi tion krom la anarĥiistoj. La Bolŝevista Partio, kiu vantis esprimi la plej radikalan aspiron de la laborista klaso, ne taŭgis preterpasi ĉe siaj celoj la limojn de burĝa revolucio. Ĝis la aprila konferenco ili ne sin demandis, kio okazis reale en Rusio. Ĉu tio estis nur la faligo de la carismo aŭ estis transiranta revolucio –ĉu tiel malproksimen kiel al la neniigado de la kapitalismo? Tio starigis antaŭ la bolŝevistoj la demandon pri la sekvenda taktiko. Lenino ekkonsciis antaŭ ol aliaj bolŝevistoj pri la socia karaktero de la revolucio kaj emfazis la bezonon konkeri la povon. Li vidis decidan antaŭeniron ĉe la laborista kaj kamparana movado, kiu estis subfosanta pli kaj pli la bazojn de la industria kaj agra burĝaro. Unuvoĉan kunsenton pri tiuj demandoj oni ne povis atingi eĉ dum la Oktobraj tagoj. La partio manovris senĉese inter la sociaj agvortoj de la amasoj kaj la koncepto pri socidemokrata revolucio. Sen kontraŭi la celon pri Konstitucia Asembleo de la eta kaj granda burĝaro, la partio faris sian plej bonan por kontroli la amasojn, klopodante elteni ilian paŝon, kio estis ĉiam pli malfacile por ĝi.

Dume la laboristoj marŝis impete antaŭen forfaligante senkompate siajn malamikojn ĉu dektrajn aŭ dekstrajn. La grandaj bienuloj komencis evakui el la kamparo, fuĝante antaŭ la ribela kamparanaro kaj serĉante la protekton de siaj proprietoj kaj subuloj ĉe la urboj. Dume la kamparanaro faris rektan redisdonadon de la grundo kaj ne volis eĉ aŭdi pri paca kunestado kun la bienuloj. Ĉeurbe okazis subita ŝanĝo ĉe la rilatoj inter laboristoj kaj entreprenistoj. Danke al la streĉo de la kolektiva genio de la amasoj, la Laboristaj Komitatoj stariĝis en ĉiu industrio intervenante rekte la produktadon, malgraŭ la admonoj de la mastroj kaj cele al ilia flankenigo. Tiel ĉe pluraj lokoj de la lando la laboristoj atingis la kolektivigon de la industrio.

Samtempe sur la tuta revolucia Rusio etendiĝis reto de laboristaj kaj kamparanaj Sovetoj, kiuj ekfunkciis kiel memmastrumaj organoj. Ili disvolvis, daŭrigis kaj defendis la revolucion. La kapitalista ordo kaj administrado ankoraŭ ekzistis laŭnome ĉe la lando, tamen la ampleksa sistemo de laborista ekonomia kaj socia memmastrumado kreiĝis en ĝi. Tiu reĝimo de sovetoj kaj fabrikaj komitatoj per la nura fakto de sia ekzisto minacis morte la ŝtatan sistemon. Estas klarigenda, ke la naskiĝo kaj disvolvo de la sovetoj kaj fabrikaj komitatoj havis nenion komunan kun aŭtoritatemaj principoj. Plenkontraŭe ili estis, je la prava senco de la vortoj, organoj pri socia kaj ekonomia memmastrumado de la amasoj kaj neniel organoj de la ŝtata povo. Ili kontraŭstaris la ŝtatan maŝinaron, kiu serĉis direkti la amasojn, kaj pretigis findecidan batalon kontraŭ ĝi. "La uzino por la laboristo - la grundo por la kamparano" –tiuj ĉi estis la agvortoj, kun kiuj la revoluciaj amasoj de la urbo kaj la kamparo partoprenis la fiaskon de la ŝtata maŝinaro de la posedantaj klasoj, je la nomo de nova socia sistemo surbazita sur la fabrikaj komitatoj kaj sociaj kaj ekonomiaj sovetoj kiel bazaj kernoj. Tiuj ĉi postuloj trakuris la tutan laboristan Rusion kun grava influo sur la direkta agado kontraŭ la registara koalicio socialista-burĝara.

Kiel klarigite, la laboristoj kaj kamparanoj jam estis rekonstruantaj la insdustrian kaj agran sistemon de Rusio antaŭ ol Oktobro de la 1917a. La priagra demando estis praktike solvita de la malriĉaj kamparanoj je dato tiel frua kiel junio-setembro de la 1917a. La urbaj laboristoj siaflanke ekfunkciigis memmastrumajn sociajn kaj ekonomiajn organojn, kiuj forprenis la organizajn funkciojn sur la produktado al la ŝtato kaj al la proprietuloj. La Laborista Oktobra Revolucio neniigis la lastan kaj plej gravan barilon por la revolucio, la ŝtatan povon de la posedantaj klasoj jam venkitan kaj malorganizitan. Tiu lasta evoluo malfermis ampleksan horizonton por la atingo de la Socia Revolucio, envojigante ĝin tra la kreiva vojo al la socialista rekonstruado de la socio, al kiu jam celis la laboristoj dum la antaŭaj monatoj. Tiu ĉi estas la laborista kaj kamparana Oktobro. Ĝi signifis povoplenan klopodon de la ekspluatitaj permane laboristoj detrui ĝisfunde la bazojn de la kapitalista socio kaj konstrui laboristan socion surbazatan je la principoj de egaleco, sendependo kaj memmastrumado de la urba kaj agra proletaro. Tiu ĉi Oktobro ne atingis sian naturan plenumiĝon. Ĝi estis perforte interrompita de la Bolŝevista Oktobro, kiu iom post iom disvastigis sian diktatoradon tra la lando.

La bolŝevista oktobro

Ĉiuj ŝtatistaj partioj, eĉ tiu bolŝevista, limigis la rusan revolucion al la instaŭracio de socidemokrata reĝimo. Nur kiam la laboristoj kaj kamparanoj de la tuta Rusio komencis la revolucion, kiu montriĝis neinversigebla historia fakto, la bolŝevistoj komencis diskuti la socian karakteron de la revolucio kaj la sekvan bezonon modifi siajn taktikojn. Ne estis unuvoĉecon ĉe la partio sur la demandoj pri karaktero kaj orientiĝo de la tiamaj okazintaĵoj, eĉ ne en oktobro. Ankoraŭ plu, la Oktobra Revolucio kaj la okazaĵoj, kiuj sekvis ĝin, disvolviĝis dum la Centra Komitato de la Partio estis dividita en du tendencoj. Dume parto de la Centrala Komitato kun Lenin ĉekape antaŭdivis la neevitindan Socian Revolucion kaj proponis la pretigadon por la povopreno, la alia tendenco ĉefita de Zinoviev kaj Kamenev denoncis la Socian Revolucion kiel aventureman kaj limiĝis alvoki Konstitucian Asembleon, en kiu la Bolŝevistoj okupus la pli maldekstrajn postenojn. La Lenina vidpunkto venkis kaj la Partio komencis mobilizi siajn fortojn por la eblo de findecida amasa lukto kontraŭ la provizora registaro.

La Partio komencis enfiltri la Fabrikajn Komitatojn kaj la Sovetojn de Laboristaj Delegitoj, ili faris la plej eblon por akiri la plej altaj postenoj ĉe tiuj ĉi memmastrumaj organoj cele de kontroli ties agojn.

Tamen, la konceptado kaj alproksimiĝo de la Bolŝevistoj al la Sovetoj kaj al la Fabrikaj Komitatoj estis funde malsimila al tiu de la amasoj. Dume la laborista amaso taksis ilin kiel sociajn kaj ekonomiajn memmastrumajn organojn, la Bolŝevista Partio rigardis ilin kiel ilojn por forpreni la povon al la kaduka burĝaro kaj poste uzi tiun ĉi povon por servi la interesojn de la Partio. Sekve montriĝis egan diferencon inter la revoluciaj amasoj kaj la Bolŝevista Partio pri iliaj Oktobraj konceptadoj kaj perspektivoj. Ĉe la unua okazo la afero estis venki la povon cele de ampleksigi kaj fortigi la jam konstituitajn laboristajn kaj kamparajn memmastrumajn organojn. Ĉe la dua okazo la afero estis orienti tiujn ĉi organojn cele al la povopreno kaj la subigo de ĉiuj revoluciaj fortoj al la Partio. Tiu ĉi malkonverĝo ludis fatalan rolon por determini la estontan kurson de la Rusa Revolucio.

La sukceso de la bolŝevistoj en la Oktobra Revolucio –tio estas, la fakto esti ĉe la povo, el kie ili subigis la tutan Revolucion al la Partio– estas klarigebla per ilia lerteco anstataŭigi per la ideo pri soveta povo la socian revolucion kaj la amasajn socian emancipadon. Dekomence tiuj du ideoj ŝajnas ne kontraŭi, tial ke eblas kompreni la sovetan povon kiel la povon de la sovetoj kaj tiel estis faciligita anstataŭigon de la Revolucio per la ideo pri soveta povo. Tamen je ilia realigo kaj laŭ iliaj sekvoj tiuj ĉi ideoj kontraŭis perforte. La koncepto pri Soveta Povo personigita je la Bolŝevista Ŝtato aliformiĝis al plentradicia burĝa povo koncentriĝinta en manpleno el uloj, kiuj subigis al sia aûtoritato ĉion fundamentan kaj povoplenan je la vivo de la popolo –ĉiokaze la Socian Revolucion. Helpe de la "Soveta Povo", kie ili monopolizis preskaŭ ĉiun postenon, la bolŝevistoj atingis totalan povon kaj povis proklami sian diktaturon sur la longeco kaj amplekseco de la revolucia teritorio. Tio donis al ili la eblon sufoki ĉiujn laboristajn revoluciajn kurentojn ne konsentantajn kun ilia doktrino pri la tuta aliigo de la kurso de la Rusa Revolucio kaj akceptigi al ĝi amason da decidoj kontrŭantaj ĝian esencon. Unu el tiaj decidoj estis la militigo de la laboro dum la jaroj de la Milita Komunismo –militigo de la laboristoj por ke milionoj da trompistoj kaj parazituloj estu vivintaj je paco, lukso kaj neniofarado. Alia decido estis la lukto inter la urbo kaj la kamparo provokita de la Partia politiko, kiu taksis la kamparanojn kiel ne fideblajn kaj eksterrevoluciajn elementojn. Ankaŭ okazis finfine sufokado de la liberecana penso kaj de la anarĥiista movado, kies sociaj ideoj kaj agitvortoj estis la forto de la Rusa Revolucio kaj orientiĝis al la socia revolucio. Aliaj decidoj estis la proskribo de la sendependa laborista movado, la nuligo de la esprimlibero al la laboristoj je ĝenerale. Ĉio koncentriĝis al unusola centro, el kie emanis ĉiujn instrukciojn koncerne al la viv-, pens-, agformo de la laboristaj amasoj.

Tiu ĉi estas la Bolŝevika Oktobro. Ĝi enkarniĝis la idealo, kiun persekutis dum jardekoj la revolucia intelektularo, nun realigita pogrande de la diktatureco de la Komunista Partio de Ĉiuj la Rusioj. Tiu idealo kontengigas la regantan intelektualaron, malgraŭ ĝiaj katastrofaj sekvoj por la laboristoj; nun ili povas aplaŭdi pompe sian dekan datrevenon sur la povo.

La anarĥiistoj

La Revolucia An-arĥiismo estis la nursola socipolitika kurento, kiu ekzaltis la ideon pri la laborista kaj kamparana socia revolucio tiel dum la 1905a Revolucio kiel ekde la unuaj tagoj de la Oktobra Revolucio. Fakte la rolo, kiun ili povus esti ludintaj, estis kolosa kiel ankaŭ povus esti kolosaj la luktometodoj uzitaj de la amasoj. Same neniu alia socipolitika teorio povus miksiĝi pli harmonie kun la spirito kaj la orientiĝo de la Revolucio. La paroladoj de la anarĥiistaj oratoroj je la 1917a estis aŭskultataj per aparta fido kaj atento de la laboristoj. Oni povintus diri, ke la revolucia potencialo de la laboristoj kaj kamparanoj kune kun la ideologia kaj taktika kapablo de la anarĥiistoj povintus prezenti forton, kiun neniu povus kontraŭstari. Bedaŭrinde tiu unuiĝo ne okazis. Iuj izolaj anarĥiistoj agis intense inter la laboristoj, sed estis neniu ampleksaganta anarĥiista organizaĵo, kiu ĉefis senĉesan kaj kunordigitan agadon krom la Konfederacio Nabat kaj la Maĥnofŝina en Ukranio. Nur tia organizaĵo povintus unuigi la anarĥiistojn kaj milionojn da laboristoj. Dum tiom grava kaj avantaĝa revolucia periodo la anarĥiistoj limiĝis al la agado de etaj grupoj anstataŭ orientiĝi al la amasa politika agado. Ili preferis droni en la maro de siaj enaj disputadoj sen eĉ klopodi starigi la demandon pri komuna politiko kaj taktiko de la anarĥiismo. Kaŭze de tiu mankaĵo ili kondamnis sin al la neagado kaj la sterileco dum la plej ĉefaj Revolucimomentoj.

La kialoj de la katastrofa stato de la anarĥiista movado radikis en ĝia dispersado, malorganizado kaj manko de kolektiva taktiko –kio estis preskaŭ ĉiam eltenita de la anarĥiistoj kiel principo–, malebligante ke ili donu eĉ unu solan organizan paŝon por povi orienti la socian revolucion findecide. Ne estas mia tasko akuzi tiujn, kiuj per sia demagogio, meditadmanko kaj senrespondeco kontribuis krei tiun situacion. Sed la tragika sperto, kiu portis la laboristajn amasojn al la malvenko, estu asimilita ekde nun. Ni devas kontraŭbatali kaj stigmatizi senkompate tiujn, kiuj per ia aŭ alia maniero daŭrigas la ĉiamdaŭrecon de la kaoso kaj la konfusiĝo en la anarĥiismo, tiujn, kiuj malebligas ĝian restarigadon kaj organizadon. Alivorte, tiujn, kies agoj estas kontraŭaj al la streĉoj de la movado por la laborista emancipiĝo kaj la realigo de la Anarĥikomunista Socio. La laboristaj amasoj ŝatas kaj estas instinkte alogitaj al la anarĥiismo, sed ili ne laboros kun la anarĥiista movado ĝis kiam estu konvinkitaj pri ĝia teoria kaj organiza kohero. Endas, ke ĉiu el ni klopodu maksimume la atingon de tiu kohero.

Konkludoj kaj perspektivoj

La praktiko de la Bolŝevistoj dum la lastaj dek jaroj montras klare la kontraŭrevolucian rolon de la diktatorado de ilia partio. Ĉiujare estas iom pli limigitaj la sociaj kaj politikaj rajtoj de la laboristoj kaj oni forrabas iliajn revoluciajn atingojn. Ne estas pridubinde, ke la "historia misio" de la Bolŝevista Partio estas malplena el signifo, kaj ke ĝi klopodos porti la Rusan Revolucion ĝis sia fina celo: la ŝtatkapitalismo de la salajrataj sklavuloj, tio estas, plifortigi la povon de la ekspluatantoj kaj plialtigi la mizeron de la ekpluatatoj. Kiam ni parolas pri la Bolŝevista Partio kiel parto de la socialista intelektularo ekzercanta ĝian povon sur la urbaj kaj agraj laboristaj amasoj, ni rigardas ĝian centran regantan kernon, kiu laŭ origino, laŭ instruado kaj vivstilo havas nenion komunan kun la laborista klaso kaj, malgraŭ tio, regas ĉiujn detajlojn de la vivo de la partio kaj la popolo. Tiu ĉi kerno klopodos teni sin super la proletaro, kiu rajtas esperi nenion el ĝi. La ebloj, kiujn oferas la bazaj aktivistoj de la Partio, inkluzive de la Komunista Junularo, ŝajnas malsimilaj. Tiu ĉi amaso partoprenis pasive la neajn kaj kontraŭrevoluciajn politikojn de la Partio, sed kiel ili devenas el la laborista klaso, kapablas atingi komprenon pri la vera laborista kaj kamparana Oktobro kaj celi al ĝi. Ni ne pridubas, ke el tiu ĉi amaso eliros multaj luktantoj por la laborista Oktobro. Ni esperas, ke ili asimilu rapide la anarĥiistan karakteron de tiu ĉi Oktobro kaj ili venu oferti siajn manojn. Niaflanke, oni permesu montri tiun karakteron tiom, kiom estu eble kaj helpi la amasojn rekonkeri kaj konservi la grandajn revoluciajn triumfojn.

Je oktobro de la 1927a

Related Link: http://www.enxarxa.com/esperanto/ARCxINOF%20La%20du%20oktobroj.pdf

This page has not been translated into Norsk yet.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]