Ondo de subpremado frapas la anarkiistojn de Turkio post la manifestacioj de la Unua de Majo
greece / turkey / cyprus |
repression / prisoners |
news report
Saturday May 19, 2012 22:26 by Devri̇mci̇ Anarşi̇st Faali̇yet
Hieraŭ la turkia ŝtato realigis dumnoktan amasareston en pluraj anarkiistaj domoj kaj sociaj sidejoj en Istambulo. Estis arestataj 60 homoj. Nun ankoraŭ ne certas, ĉu iuj el tiuj homoj estas anarkiistoj aŭ nure familianoj aŭ amikoj, kiuj ĉeestis tiujn lokojn.

La “kialo”, montrita por tiuj ĉi amasarestoj, estis la ago la insurekciismaj kaj primitivismaj anarkiistoj, dum kiu ili lanĉis ŝtonojn je la Unua de Majo. Tamen la frapitaj grupoj ne estas insurekciemaj. Unu el ili estas la grupo socianarkiista aŭ anarkikomunista, nomiĝanta “Tero kaj Libero” (toprak ve ozgurluk), la alia estas nomita “Anarkiista Revolucia Agado” (Devrimci Anarsist Faaliyet). Oni scias ankoraŭ nenion pri la arestitoj. Oni ne permesis al ili eĉ paroli kun ties advokatoj.
La turkia ŝtato disvolvis ĵuse la taktikon de amasarestadoj kontraŭ ĉiuj maldekstremaj tendencoj. Ĝis nun miloj da anoj de la Kurda Partio (laŭleĝigita) kaj centoj da maldekstremuloj estis malliberigataj eĉ sen juĝo kaj sen klaraj krimaj akuzoj.
Tiu ĉi estas la unua amasa operacio kontraŭ la anarkiistoj.
Oni povas vidi iujn bildojn de la anarkiista kafejo de ARA tie:
http://anarsistfaaliyet.org/sokak/devrimci-anarsist-faa...kini/
This page can be viewed in
English Italiano Deutsch