user preferences

New Events

North Africa

no event posted in the last week

Atakaĵoj kontraŭ la anarkiistoj kaj revoluciaj socialistoj el Egipto

category north africa | repression / prisoners | press release author Thursday January 12, 2012 19:31author by Liberecana Socialisma Movado - Egiptio Report this post to the editors

Kuraĝigita de la grandega venko je la ĵusaj parlamentaj balotadoj, kune kun la plej radikalaj salafistaj islamistoj, la Islama Frateco taskiĝas ĝuste nun liberiĝante de la estonta oposizio, t. e., de la socialistoj. Estas facile scii la kialon se iu rigardas la politikojn, kiujn liaj samreligianoj adoptis ĉe Tunizio, kiam ili jam estas trankvilaj en siaj parlamentaj novaj seĝoj.
lsmlogoegypt_2.gif

La afero restas multe pli klara kiam oni legas la gazetarajn deklaraĵojn el liaj plej ĉefaj gvidantoj (ĝenerale, negocistoj) speciale tiuj, kiuj taksas la financajn kaj ekonomiajn novliberalajn politikojn el la Mubarak-a reĝimo kiel bonajn kaj efikajn asertante, ke la nura problemo estis, ke ili estis eksvalidigitaj de la korupto kaj malnoviĝinta kapitalismo.

Alvenis la momento. Dum kelkaj semajnoj, pluraj ret- kaj fejsbuk-paĝoj, kiuj apartenis al la Islama Frateco (aŭ Islamaj Fratoj), ĉu oficiale ĉu per siaj membroj, estis ĵetante atakaĵojn kontraŭ la anarkiistoj kaj revoluciaj socialistoj el Egiptio klopodante izoli ilin, akuzante ilin instigi la perforton kaj propagandi la ŝtatan malkonstruon.

Hodiaŭ, fratecano denuncis tri socialistojn, unu el ili estas la kunulo Yaser Abdel Kawy, fama anarkiisto kaj membro de la Liberecana Socialisma Movado el Egiptio. La ĝenerala akuzisto aprobis la denuncaĵon antaŭ la Ĝenerala Asembleo de la Ŝtata Sekureco, escepta aparato de la legala sistemo, kiu funkcionas nur dum la alarmostato.

Estas atendeble, ke tio okazos. Kvankam malmutaj, la anarkiistoj el Egiptio multe elstaris inter la diversaj revoluciaj fortoj, kiuj partoprenis la egiptan revolucion de la 25-a de januaro. Oni facile distingis la anarkiistojn en la socialaj etosoj, tamen tio pli grava estas, ke ili ĉiam staras en la batalfronto surstrate ĉie kie estas la revoluciuloj, kiuj alfrontas la ŝtatan bruegan fiaskon.

La malfacila sed forta alianco inter la Frateco kaj la reganta Militista Junto estis evidenta ekde la komenco. La Frateco estas la nura politika forto, kiu havis unu el siaj membroj en la leĝiga komitato prirespondanta aranĝi la ŝanĝojn en la Konstitucio de 1971, aprobita de referendumo je la 19-a de marto. La Frateco malakceptis partopreni en preskaŭ ĉiuj marŝoj kontraŭ la Supera Konsilio de la Militaj Fortoj (SKMF) kaj multokaze klopodis nuligi tiujn marŝojn atakante tiujn, kiuj alvokis ilin.

La Frateco ankaŭ prenis agreseman sintenon kontraŭ la laboristoj, kiuj daŭre luktas kontraŭ la mastroj, kiuj estas apogitaj de la Militista Junto. Ĝi ĉiam kondamnis la laboristajn marŝojn, la stratsidadojn aŭ la okupaĵojn, kaj priskribas la laboristan lukton por liaj rajtoj kiel kontraŭrevolucian kaj asertas, ke ĝi estas instigita de la Mubarak-aj reĝimaj klientoj.

Kuraĝigita de la grandega venko je la ĵusaj parlamentaj balotadoj, kune kun la plej radikalaj salafistaj islamistoj, la Islama Frateco taskiĝas ĝuste nun liberiĝante de la estonta oposizio, t. e., de la socialistoj. Estas facile scii la kialon se iu rigardas la politikojn, kiujn liaj samreligianoj adoptis ĉe Tunizio, kiam ili jam estas trankvilaj en siaj parlamentaj novaj seĝoj.

La afero restas multe pli klara kiam oni legas la gazetarajn deklaraĵojn el liaj plej ĉefaj gvidantoj (ĝenerale, negocistoj) speciale tiuj, kiuj taksas la financajn kaj ekonomiajn novliberalajn politikojn el la Mubarak-a reĝimo kiel bonajn kaj efikajn asertante, ke la nura problemo estis, ke ili estis eksvalidigitaj de la korupto kaj malnoviĝinta kapitalismo.

Ni certas, ke tiuj novaj atakaĵoj de la SKMF kaj ĝiaj islamaj aliancanoj estas nenio pli ol la komenzo. Ekas nova fazo de la egipta revolucio. Ĉi-foje la realaj frontoj de la konflikto estos klaraj por ĉiuj, ĉar ĝis nun nur estis klaraj por malmultaj homoj. La Egipta Revolucio montros la realan vizaĝon de interklasa milito inter ni, la proletaro, kaj ili, la mastroj, la Militista Junto kaj la faŝistaj konservativaj islamistoj.

Liberecana Socialisma Movado – Egiptio

This page has not been translated into Other yet.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]