user preferences

Upcoming Events

Iberia | History

No upcoming events.

La kolektivigoj en Katalunio (1936-1939)

category iberia | history | opinion / analysis author Wednesday November 28, 2012 19:48author by Antoni Castells Duran Report this post to the editors

La malvenko en Katalunio de la militista ribelo je la 18a de julio de la 1936a kunportis, ke la ŝtato, tenanto de la politika povo kaj la militista forto kaj garantianto pri la socia kaj ekonomia organizado de la lando, tute disfalis.

Per la dissplitigo de la ŝtato la laboristoj ―aparte tiuj permanaj, kiuj faris decidoplenan rolon je la atingo de la venko sur la ribelintoj― atingis politikan venkon kaj komencis ampleksan kaj ĝisfundan revolucian transformon de la kataluna socio.

tramcnt.png

Tiu transformo, sinbazante sur la anarkiista kaj anarkisindikatista idearo de la NKL-IAF1 (Nacia Konfederacio de la Laboro – Iberia Anarkiista Federcio), ĉar tiu organizo ĝuis plejmultan influon sur la laboristaro kaj klopodis realigi la principojn de la liberecana socialismo ĉe industria socio ―kaj parte atingis tion―, okazigante originalan spertaĵon, nursolan je la mondo, kiu forestis tiom de la kapitalismo kiom de la ŝtatsocialismo.

Katalunio havis tiam loĝantaron el 2.791.000 homoj, el kiuj 1.791.000 loĝis ĉe la urbo Barcelono. 54% el la dungita loĝantaro laboris ĉe la industrio, elcento altiĝanta ĝis 68% ĉe la provinco Barcelono.

La kolektivisma spertaĵo disvolviĝinta en Katalunio de julio de la 1936a ĝis januaro de la 1939a, kavankam ĝi ne kapablis atingi plene siajn celojn kaŭze de la kondiĉoj kaj malfacilaĵoj, kiujn ĝi devis alfronti, konsistigas iun el la plej radikalaj transformoj je la 20a jarcento. Transformo, kiu tuŝis ĉiujn flankojn de la politika, ekonomia, socia kaj kultura vivo, kaj kvankam ĝi estas parto de la hispana revolucio, ĝi posedas specifajn kaj proprajn karakterojn parte malsimilajn al tiuj de la aliaj teritorioj de la respublikana Hispanio.

La kolektivigo

Ĉe la kataluna kamparo la eta proprieto kunestis kun la meza kaj granda propieto, kiu estis ekspluatata sub reĝimo de farmo je duono2. La farmistoj je duono, kiuj konsistigis la plejmultan kamparanan loĝantaron, eltenis ekde antaŭ ol la 1936a gravajn batalojn por plibonigi la kondiĉojn de siaj kontraktoj kaj celis je ĝenerale aliiĝi al propietuloj de la kampoj, kiuj ili kulturis.

Ĉe la agra sektoro la sindikata unuarangeco apartenis al la UR (Unió de Rabassaires3) kaj la ĉeesto de la NKL estis malgranda. Ĉe tiu ĉi sektoro ludis gravan rolon la agraj sindikatoj (iuspecaj kooperativoj), al kiuj devige apartenis ĉiuj kultur-bienoj. Tiuj ĉi sindikatoj, regitaj de la UR kaj kun rimarkinda ĉeesto de la ĜUL4, konsistigis gravan bremsilon por la disvolvo de la kolektivoj.
Ĉio tio kunportis, ke la kolektivigo de la kampo estu limigita. Malgraŭ ĉio oni kreis pli ol 400 agrajn kolektivigojn, kiujn oni starigis ĉefe kun bienoj konfiskitaj al la grandaj proprietuloj kaj al bienuloj partianoj de la faŝistoj kaj kun la alportaĵoj de la etaj proprietuloj, aliĝintaj al ili. Je ĝenerale tiuj ĉi kolektivigoj reprezentis neniun gravan ekonomian forton, ĉar iliaj anoj konsistigis nur parton el la kamparanoj de la municipo. Tamen estis gravaj eksceptaĵoj, aparte la kantonojn Malalta Ljobregato kaj Malalta Ebro5, kolektivigoj, kiujn partoprenis ankaŭ anoj el UR kaj ĜUL.

La proceso de kolektivigo-socialigo en la industrio kaj la servoj

Sufokita la ribelo, kiam oni rekomencis la produktantan agadon, ĉar la mastroj forlasis siajn entreprenojn ―je iuj okazoj― aŭ ne kuraĝis altrudi sian aŭtoritaton, ĉar al ili mankis la subpremigan forton de la ŝtato ―je aliaj―, la laboristoj komencis tuje kaj meminiciate ekfunkciigi la kolektivigan proceson kaj prenis rekte ĉemane la kontrolon kaj la direkton de la plejmulto el la entreprenoj; estas rimarkinde, ke tion ili faris spontanee.

La spontanea karaktero de la kolektivigo signifas, ke tiu ĉi ne estis realigita sub agvortoj, instrukcioj aŭ direktlinioj de iu ŝtata direktorgano aŭ de iu partio aŭ sindikato, sed el la decido de la laboristoj mem. Tiuj ĉi pere de siaj organizoj de fabriko kaj sektoro realigis praktike la ideojn kaj konceptojn, kiujn ili havis rilate kiel devas organiziĝi kaj funkcii la socio entute kaj aparte la ekonomia agado; tiuj ĉi ideoj estis grandparte frukto de la liberecanaj instruado kaj propagando, kiujn disvolvis dum la antaŭaj jardekoj la laboristaj kluboj6, sindikatoj, kooperativoj ktp.

La kolektivigo de la entrepreno signifis, ke ĝia proprieto aliiĝis el privata al publika kaj ke ĝiaj laboristoj mem regis kaj administris ĝin. Sed tio laŭ la kolektivigistoj estis nenio krom la komenco de pli ampleksa proceso, tiu de la kolektivigo-socialigo, kiu el la kolektivigo de la entreprenoj endis antaŭeniri ―kaj tiel okazis parte― al la kunordigado de la ekonomia agado laŭ industribranĉoj kaj teritorioj kaj el malsupro supren ĝis atingi la plenan socialigon de la riĉeco.

Tamen, baldaŭ okazis la resigno klopodi plenumi la disvolvon de la proceso de kolektivigo-socialigo flanke de la gvidantaj organoj de la NKL-IAF, pledante ke tio ĉe la tiamaj cirkonstancoj signifus altrudi ilian diktatorecon. Tiu ĉi rezigno okazigis enajn alfrontojn kaj eĉ la iompostioman forlason de iliaj antaŭsupozaĵoj kaj principoj.

La menciita proceso, pelita kaj subtenita de la plejmulto el la permanaj laboristoj de la industrio kaj la servoj, trovis la kontraŭstaron de grava parto el diversaj sociaj sektoroj: la etburĝaro, la teknikuloj, la funkciuloj kaj la komercaj kaj administraj laboristoj, kiuj entute konsistigis gravan socian bazon ĉu laŭkvalite kaj laŭkvante. Tiuj ĉi, kvankam plejparte sintenis kontraŭ la militista ribelo, kontraŭstaris la kolektivigan alternativon, ĉu ĉar ili defendis la privatan propieton sur la produktrimedoj aŭ ĉar ili defendis la ŝtatan proprieton sur tiuj. Tiun ĉi kontraŭstaron kanaligis kaj defendis ERC7, ACR8, UR, PSUC9 kaj ĜUL kontraŭ NKL, IAF, Liberecana Junularo kaj POUM10, kiuj subtenis la kolektivismajn transformojn.

La proceso de kolektivisma transformo atingis grandan amplekson rilate al la unua ŝtupo ―tiu de la kolektivigo de entreprenoj (el 70% ĝis 80% de la entreprenoj)― kaj ankaŭ atingis duan ŝtupon ―tiu de la starigado de grupigoj―, kie ĝi haltis kaŭze de la malsukceso antaŭeniri al tria ŝtupo ―tiu de la ĝenerala socialigo de la industriaj grupigoj.

Grupigo estis la unuiĝo aŭ koncentriĝo de ĉiuj aŭ parto de la entreprenoj de ekonomia sektoro kaj certa teritorio ―municipo, regiono, Katalunio― en pli granda ekonomia unuo sub reĝimo de kolektiva proprieto kaj regata kaj administrata de la laboristoj mem. Sekve la entreprenoj, partoprenantaj grupigon, finiĝis ekzisti kiel entreprenoj kaj ties pasivo, aktivo kaj laboristoj apartenis al la nova produktunuo.

La grandaj kolektivigitaj entreprenoj, kiel la Kolektivigitaj Tramvojoj de Barcelono (transporto), la Hispano Suiza kaj la Rivière (metalurgio), CAMPSA (petrolo), La Industria Hispanio (teksaĵoj), Bierejoj DAMM (trinkaĵoj) ktp, kaj la grupigoj, kiel la Kolektiva Grupigo de la Barcelona Konstruindustrio, la Socialigita Ligno de Barcelono, la Grupigo de Kolektivigitaj Barbirejoj kaj Frizejoj de Barcelono, la Socialigitaj Publikaj Spektakloj de Barcelono, la Unuiĝintaj Elektraj Servoj de Katalunio, la Kolektivigita Fandaĵindustrio ktp, konsistigas la plej gravajn kaj rimarkindajn spertaĵojn de la kolektivigo de la industrio kaj la servoj kaj, ĉar la grupigo estas ties plej kompleksa kaj supera organizformo, ilia analizo estas fundamenta por la kono de tiu ĉi spertaĵo kaj el tiu oni povas eltiri gravajn erojn de la ĝenerala socialigo, al kiu aspiris la kolektivisma alternativo.

Etapoj

La proceso de kolektivigo-socialigo evoluis je la paso de la tempo, kaŭze de la propra ena logiko de la kolektiviga proceso kaj de la ŝanĝoj okazintaj ĉe la fortrilato inter kolektivigdefendantoj kaj -konstraŭantoj.

Tiuj ĉi evoluo montriĝis per kvar etapoj: la unua: ekde julio ĝis finaĵoj de oktobro de la 1936a, je kiu komencis spontanee la kolektivigo kaj disvolviĝis sen malfacilaĵoj la laborista memadministrado. Dum tiu ĉi fazo okazis la plejmulto el la entreprenaj kolektivigoj kaj komenciĝis la starigado de la plejmulto el la grupigoj.

La dua: ekde oktrobro de la 1936a ĝis majo de la 1937a, ĝi ekis per la dekreto pri kolektivigoj ―frukto el kompromissolvo, kiun interkonsentis la diversaj politikaj kaj sindikataj organizoj―, je tiu ĉi etapo oni antaŭeniris en la kunordigado de la kolektivisma ekonomio kaj ĝi estis la periodo, je kiu estis laŭleĝigita pli granda kvanto el kolektivigitaj entreprenoj kaj grupigoj. Tiel unuflanke estis disvolvata kaj fortikigata la kolektivigo-socialigo, sed aliflanke la uzado de ŝtataj organoj, malgraŭ la unuarangeco en ili de la NKL-IAF, kunportis gravan kontraŭdiron kun la principoj kaj antaŭsupozaĵoj de la kolektivisma alternativo.

La tria: ekde majo de la 1937a ĝis februaro de la 1938a, ĝi komenciĝas kun la perdo de la politika unuarangeco de la NKL-IAF, la subpremado realigita sur la LPUM kaj la plifortikiĝo de la povo de la Generalitat11 kiel sekvoj de la “majaj okazaĵoj”. Dum tiu etapo kreskis la ŝtatan regadon sur la ekonomio kaj samtempe la NKL klopodis pliigi la sindikatan regadon el la supro malsupren. Ĉi-rilate estas signifoplenaj la rezolucioj de la Plenumo de Valencio je januaro de la 1938a: rezigno pri la defendo de la unika salajro, starigado de prilaboraj inspektoroj, punigaj proceduroj ktp.

La kvara: ekde februaro de la 1938a ĝis januaro de la 1939a, ĝi sin karakterizas per la pliigo de la intervenemo de la registaro de la Respubliko, la pliigo de la atakoj kontraŭ la kolektivigo por favori la ŝtatigon kaj reprivatigon kaj la rezigno defendi la memadministrado, flanke de la direkcio de la NKL, kune kun ĝia akcepto de la ŝtatigo, kiel estas spegulita de la pakto ĜUL-NKL je la 18a de marto de la 1938a. Malgraŭ ĉio, ĝis kiam la frankistaj trupoj okupaciis Katalunion, funkciis daŭre granda kvanto el kolektivigitaj entreprenoj kaj grupigoj, danke al la defendado, kiun faris la laboristoj.

La grupigoj en la industrio kaj la servoj

La grupigoj montris plurajn diferencojn unu el la aliaj laŭ la karakterizoj de la ekonomia sektoro, al kiu ili apartenis, laŭ la teritorio, en kiu ili disvastiĝis, laŭ la koncentriĝtipo (nur horizontala aŭ horizontala kaj vertikala samtempe), laŭ tio, ke ili estis laŭleĝigitaj aŭ ne ktp. Malgraŭ tio, estis ĉe la grupigoj aro de komunaj aŭ similaj eroj, tiel ĉe la organiza flanko ―simila al tiu de la kolektivigitaj entreprenoj, kvankam pli kompleksa― kiel ĉe tiu ekonomia kaj socia:

Organizado kaj ena funkciado


  • Ĝenerala Asembleo. Ĝin partoprenis ĉiuj laboristoj ―permanaj, administraj, komercaj, teknikaj― de la grupigo, ĝi estis la supera decida organo. Ĉe ĝi oni debatis kaj difinis la ĝeneralajn agaddirektojn, elektis kaj siaokaze eksigis la anojn de la ĉiutagaj decidaj organoj kaj kontrolis la agadon de tiuj ĉi organoj.

  • Entreprena Konsilo. Ĝi estis la organo taskigita pri la teknik-ekonomia ĉiutaga direkcio. Ĝiaj anoj ricevis nur la salajron, kiu respondis ilian profesian kategorion.

  • Sindikata Komitato. Ĝi estis la organo taskigita pri la ĉiutaga defendo de la laboristaj tujaj interesoj ―salajro, laborkondiĉoj, emeritiĝo ktp.


Aldone al tiuj tri ĝeneralaj organoj de la grupigo estis ĉe ĉiuj ties ŝtupoj ―laborcentro, municipo ktp― similaj organoj, kiuj havis aŭtonomecon por solvi la aferojn, kiuj tuŝis nur ilian sferon.

Oni donis ĉefan gravecon al la ena vertikala kaj horizontala interkomunikado kaj al tio, ke ĝi estu rapida kaj flua.
Ĉe la laŭleĝigitaj grupigoj estis ankaŭ la Kontrolisto de la Generalitat, enoficigita de la Ministro pri Ekonomio laŭ la propono kaj kun la kunsento de la laboristoj, kiu taskiĝis elteni la rilaton kun la superaj organoj ―Priekonomia Konsilo, Ministro pri Ekonomio ktp.

Restrukturado kaj raciigo de la produkta agado

  • Ili koncentrigis la produktadon en pli grandaj unuoj per malaperigo de laborcentroj

  • Ili pliigis la fakiĝon de la laborcentroj kaj la raciigon de la ĝenerala produktado ĉe la sektoro

  • Ili prilaboris statistikojn, ekspluatkontojn ktp cele al plani la produktadon

  • Ili plibonigis kaj modernigis la produktan maŝinaron

  • Ili centralizis la administrajn, kontistajn kaj komercajn servojn

  • Ili forbalais la parazitajn perantojn kaj alproksimigis la produktadon al la konsumanto

  • Ili enkondukis ŝanĝojn je la produktaĵoj, kaŭze de la milito, la novaj sociaj prioritatoj kaj la graveco, kiun ili donis al la etikaj kaj estetikaj principoj

  • Ili disvolvis politikon pri anstataŭigo de importaĵoj per sukcesa uzo de ellandaj produktaĵoj kaj fabrikado de novaj produktaĵoj

  • Ili stimulis la esploradon ligitan al la produktado



Socia agado

  • Ili plibonigis la labor-, higien- kaj sanfavorkondiĉojn ĉe la laborcentroj

  • Ili malpliigis la salajrajn diferencojn kaj foje atingis eĉ ties neniigon. Krome estis foje familia krompago, kiun oni fiksis laŭ la kvanto el homoj dependandantaj de la la laboristo

  • Ili starigis servojn pri asistado ―kuracista, malsanuleja kaj apoteka― kaj pri socia antaŭzorgo ―malsano, akcidento, nasko, labora nekapablo kaj emeritiĝo― administritaj kaj kontrolitaj de la laboristoj mem

  • Ili agis kontraŭ la sendungeco per multobligo de la laborpostenoj kaj, kiam tio ne sufiĉis, per disdono de la laboro kaj la salajro

  • Ili realigis gravajn streĉojn por pliigi la pretecnivelon de la laboristoj ĉe la tri flankoj: fizika, intelekta kaj profesia

  • Ili atentis multe la interesojn de la konsumantoj: ili pliigis la kvaliton de la produktoj kaj servoj, de la higieno kaj de la sanfavoreco ―frizejoj, laktindustrioj ktp―, plifaciligis la aliron al la produktaĵoj kaj servoj ktp



La militindustrio

Je la 1936a Katalunio tute malhavis industrion, kiu dediĉiĝis al la fabrikado de armiloj, tial, por povi disponi pormilitan materialon, oni transformis la civilan industrion ―aparte tiun metalurgian kaj ĥemian― en militindustrio, kion oni realigis per mallonga tempoperiodo.

Tiun transformon komencis la laboristoj mem tuj post la 19a de julio, enoficigante jam je la 21a de julio al Eugenio Vallejo, de la Metalurgia Sindikato, por kunordigi la organizadon de tiuj industrioj.
La 7an de aŭgusto la Generalitat starigis la Komisionon pri Militindustrio, taskita kontroli kaj kunordigi tiujn ĉi industriojn, kaj kiu estis akceptata de la NKL post atingi serion el garantiaĵoj. Praktike la kunlaboro, kiu stariĝis inter la entreprenaj konsiloj kaj la Komisiono, estis tre kontentiga. La Komisiono, krom kunordigi la entreprenojn aliiĝintaj al militindustrioj, starigis ankaŭ iujn novajn entreprenojn kaj starigis rilatojn kun tiuj, prilaborantaj helpproduktaĵojn por la milito de la sektoroj teksaĵa, optika, ligna ktp.

Je oktobro de la 1937a la militindustrio kalkulis pli ol 400 fabrikojn kaj ĉ. 85.000 laboristojn kaj faris tre diversan kaj grandkvantan produktadon: kartoĉojn, pistolojn, vicpecojn por pafiloj kaj maŝinpafiloj, diversajn tipojn el eksplodaĵoj, man- kaj avibomboj, kirasitajn veturilojn, aviadilajn motorojn ktp

Tamen la registaro de la Respubliko ĉiam malfidis kaj bojkotis la starigadon de militindustrio en Katalunio, ĉar ĝi ne estis sub ĝia rekta regado. Regado, kiun ĝi ne atingis ĝis la 11a de aŭgusto de la 1938a, kie ĝi dekretis ties militistigon. Tion kontraŭstaris tiel la Generalitat kiel la laboristoj de tiuj entreprenoj, kio kaŭzis gravan malpliigon de la produktado.

Fina konsideraĵo

La kolektivisma spertaĵo, divolviĝinta en Katalunio, havis la fortikan subtenon de la ega plejmulto el la manlaboristoj, kaj tion pruvas interalie la defendo, kiun ili faris de la kolektivigaj atingoj, kiam tiuj estis minacitaj, kaj la malalta kvanto de labora malĉeesto. Krome ĝi reliefigis la egan kre-, organiz- kaj produktkapablon de la laboristoj, kiam la entreprenoj estas ĉe iliaj manoj kaj estas ili, kiuj decidas.

Je ĝenerale tiu ĉi spertaĵo atingis sunklare pozitivajn rezultojn ĉe la flankoj ekonomia ―eĉ multenombraj entreprenistoj agnoskis tion― kaj socia. Bedaŭrinde ĝi estis venkita ĉe la kampo politika-militista de tiuj, kiuj kontraŭstaris ĝin kaj per sia venko je majo de la 1937a atingis bremsi kaj malantaŭenirigi la kolektivigo-socialigon, kaj finfine de la okupacio de la trupoj de Franco je januaro de la 1939a, kiuj atingis ties plenan neniigon.

CASTELLS DURAN, Antoni: «Las colectivizaciones en Catalunya (1936-1939)», Solidaridad Obrera, Número Especial Centenario de la CNT(2010)18-19.

Esperantigo de Jurgo Alkasaro.

Related Link: http://www.enxarxa.com/ELV/ELV-3-eo-CASTELLS%20Las%20co...a.pdf
This page can be viewed in
English Italiano Deutsch

Iberia | History | eo

Thu 27 Nov, 07:06

browse text browse image

Sorry, no stories matched your search, maybe try again with different settings.
Sorry, no stories matched your search, maybe try again with different settings.
Sorry, no press releases matched your search, maybe try again with different settings.
© 2005-2014 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]