user preferences

Murray Bookchin: Komunumismo, Naturo kaj Libero

category international | anarchist movement | opinion / analysis author Wednesday October 24, 2012 03:36author by Alfonso López Rojo Report this post to the editors

Eseo pri la verko de Murray Bookchin fare de Alfonso López Rojo kaj publikigita je la hispana de la gazeto "Libre Pensamiento", n-ro 62 (2009) pĝoj 64-75. Esperantigita de Jurgo Alkasaro
bookchin.png

Klopodi oferi entutan rigardon pri la penso de Murray Bookchin estas malfacila tasko, kaŭze de la celamplekso, kiun la usona aktivulo kaj esploristo montris dum sia intensa vivo. Tamen nepras eki tiun taskon, ĉar ―krom en partaj aferoj― apenaŭ troviĝas studoj, celantaj analizi kaj taksi lian verkon entute.

Ĉi-sence iu el la ĉefaj aferoj, kiujn oni devas atenti por kompreni la penson de Bookchin, estas tio, ke lia viva trairo okazis je tempo kadro, enhavanta grandan parton de la sociaj kaj kulturaj okazaĵoj de la 20a jarcento: la Granda Depresio je la jardeko de la 1930a, la Dua Tutmonda Milito, la postmilitaj jaroj, la jardeko de la 1950a, la jardekoj tiom apartaj de la 1960a kaj 70a kaj la apero kaj disvolvo de la postmoderno je la jaroj 1980aj kaj 90aj.

Bookchin, kiu mortis la 30an de julio de la 2006a, klopodis respondi ĉiujn el tiuj historiaj momentoj per alporto de siaj teorioj kaj vidpunktoj ―kaj plejfoje per rekta alfronto al la penso de siaj kuntempuloj. Ĉio tio kaŭzas, ke lian verkon oni povas ricevi kiel kompleksan kaj riĉan postlasaĵon kaj samtempe kiel polemikan kaj kontraŭdiran.
El meminstruita edukado lian verkon konsistigas intensa kaj senĉesa dialogo kun la plej diversaj aŭtoroj: Markso, Hegelo kaj Engelso estis tiuj plej oftaj kune kun Prudono, Bakunin kaj Kropotkin. Sed ankaŭ gravis lia dialogo kun reprezentantoj de la Kritika Teorio de la Frankfurta Skolo (Horkheimer, Adorno kaj Marcuse) kaj kun la klasika kulturo, kun la utopia tradicio, kun la sociologio de Max Weber; kun la liatempaj biologio kaj antropologiaj teorioj, kun lia admiro al Josef Weber aŭ kun lia tralegado de la verkoj de Lewis Murdoch, Karl Polanyi, Hans Jonas kaj multaj pliaj.

La holisma kaj interfaka defio, kiu elspruĉas el la verko de Murray Bookchin, estas ligata al ties penetrema kaj senĝena stilo. Stilo, kiu povas mirblindigi kaj konduti al senkritika fascino, same kiel ĝi povas produkti repuŝon. Sed ĉiuokaze maldankema estus ne agnoski el liberecana vidpunkto la intelektan streĉon, per kiu Bookchin klopodis transpasi la historian kaj teorian memreferencemon, en kiu falis la anarkiismo ekde la 1940a jardeko kaj kiun ĝi ankoraŭ ne venkis. Nu, reale, lia celo estis klopodi malfermi vojojn, dum li elprovis la taŭgecon de la liberecanaj principoj por alporti alternativojn al la niatempaj malsimplaj transformiĝoj.

El la fabriko al la komunumo
Murray Bookchin naskiĝis la 14an de januaro de la 1921a ĉe la kvartalo Bronkso, Novjorko, ene de familio el rusjudaj enmigrintoj, kiu partoprenis la sialandan revolucian movadon. Kiam li aĝis 9 jarojn, li ekaliĝis la junan komunistan movadon kaj instruiĝis per la marksismo-leninismo. Ankoraŭ adoleskulo, li agis kiel instruanto en sekcio de la Ligo de Junaj Komunistoj; organizo, el kiu li fine estis forpelata pro devojiĝo. Je la 1936a li enmiksiĝis en Support Spain, la novjorka movado por subteno al la hispana respubliko kaj je la 1939a ―post la pakto inter Hitler kaj Stalin― li enkadriĝis en la trockiismo kaj aktivis ĝis la 1946a en la Socialista Partio de la Laboristoj (SWP). Li aĝis tiam 18 jarojn. Post lia abiturientiĝo, la familio ne povis financi lian universitatajn studojn (lia alvokiĝo estis la biologio) kaj li laboris ĉe fandejo en Nov-ĵersejo, kie li ekis sian agadon kiel sindikatisto en la Komitato pri Industria Organizo (COI).

Post sia militista servo li komencis labori ĉe la aŭtomobila sektoro kaj ageme implikiĝis en la United Auto Workers (UAW), sindikato de komunista kaj liberecana sinteno, ĝis la 1946a, kiam oni elektis kiel prezidenton la demokraton Walter Reuther. La UAW ĉefis la strikon de la General Motors, kiu ekis je novembro de la 1945a. La striko, kiu radikaliĝis kaj daŭris preskaŭ kvar monatojn, tamen finiĝis per akcepto flanke de la sindikato de salajra inkremento tre malalta ol tiu celita kaj iuj laboraj plibonigoj kiel emeritiĝplanoj aŭ la ampleksigo de la pagendaj ferioj.

Bookchin, kiu estis sindikata delegito je la 1948a, mencias ofte tiun senkuraĝigan fakton kiel deturniĝpunkton de sia pensorientiĝo, ĉar laŭ li tiu montris la koluzion, kiu ekaperis inter laboro kaj kapitalo. Tiel li intuiciis, ke la esperoj je la industria proletaro kiel hegemonia subjekto de la socia ŝanĝo ĉe la malfrua kapitalismo ne estos plenumataj. Ekde tiam la fabriko kaj la sindikato jam ne estis la nursola kerno, ebliganta la transformon, kaj liaj interesoj ampleksiĝis al la komunumo entute.

Estas rimarkinde, ke tiu ĉi vidpunkto, kiun Bookchin kaj aliaj vojaĝkamaradoj adoptis je la 1940a jardeko el sia propra rekta sperto kiel laboristoj, estos plejparte formulita je la 1964a de verkantoj kiel Herbert Marcuse per «La unudimensia homo, eseo pri la ideologio ĉe la malfrua industria socio» kaj André Gorz per «Laborista strategio kaj nov-kapitalismo».

El la marksismo al la kontraŭkulturo
La unua teksto, kiu estis publikigata de Bookchin kaj kiu estas registrita ĉe ties bibliografio, datiĝas de la 1950a kaj temas pri artikolo titolita «Ŝtatkapitalismo en Rusio», publikigita de la gazeto Contemporary Issues. Ĉe tiu sama gazeto li publikigis la plej grandan parton de siaj tekstoj dum la jardeko de la 1950a, kaj li uzis ĝis kvar kaŝnomojn por subskribi ilin. La uzado de kaŝnomo estis ja ia neesprimita normo kaj iel “principo pri kolektiva aŭtoreco aŭ sennomeco”, kiun sekvis la plimulto el la kunlaborantoj de tiu ĉi eldonaĵo, kiu funkciis kiel proparolanto de la Movement for a Democracy of Content. Movado, kiu ankoraŭ estas preskaŭ nestudita kaj kiu formiĝis je la 1947a ĉirkaŭ Josef Weber, muzikisto kaj notinda germana eks-trockiisto (li partoprenis la starigon je la 1938a de la 4a Internacio ĉe Parizo), verkinto de tekstoj kiel «Socialismo aŭ kapitalista barbareco» (1944) kaj «La granda utopio» (1950).

Josef Weber ekziliĝis unue en Parizo kaj poste en Novjorko, kie Murray Bookchin ekkonis lin je la 1944a okaze de la publikigo de «Socialismo aŭ kapitalista barbareco», admiris lin kaj enmiksiĝis en la movado alportante tekstojn tiom rimarkindajn kiel «Armilojn por Hungario» (helpe al la 1956a kontraŭstalina revolucio) aŭ «La problemo de la ĥemiaj produktoj en la nutraĵoj», kiun publikigis je la 1952a sub la kaŝnomo Lewis Herber. Tiu ĉi estis iu el la unuaj rimarkindaj tekstoj de Murray Bookchin; ne nur kaŭze de la temaro, frapanta kaj nova je tiuj jaroj (Josef Weber skizis ĝin mallonge ĉe «La granda utopio»), sed ĉar tra tiu ĉi esplorado vekiĝis ties ekologian konscion, al kiu tiomajn streĉojn li estis dediĉonta. Je la posta jaro la teksto estis tradukita al la germana kaj atingis okazigi debaton ĉe tiu lando.

Ankaŭ rimarkindas, ke la Movado por Enhava Demokratio atingis ne troan sukceson, tamen ĝi havis ja ampleksa vivo: ĝi daŭris ekde la 1947a ĝis la 1964a kaj havis reprezentantojn kaj kunlaborantojn en Unuiĝinta Reĝlando, Germanio, Usono kaj Sud-Afriko. Aliflanke ĝiaj karakterizoj havas similaĵojn kun grupoj kiel Socialismo aŭ Barbareco (1948-1967) kaj la Situaciista Internacio (1957-1972), kvankam principe ĝi ne havis ligojn kun ili.

Kvankam Murray Bookchin eltenis laŭ sia tuta vivvojo dialogon kun la Marksa verko, fine de la 1950a jardeko lia penso transiris el la marksismo al la anarkiismo, ekde kiam li kontaktiĝis kun la Libertarian League, kreita en Novjorko je la 1954a, kaj kun tekstoj kiel «La filosofio de la anarkiismo» (1940) de la teoriulo pri arto Herbert Read, kiu estis lia unua legado pri la afero. Tamen, kiel rimarkas Janet Biehl ―kunulino de Bookchin ekde la 1987a kaj esploristino pri ties verko―, estis ne la rekta legado de la grandaj anarkiistaj pensuloj, sed unuarange la kritikoj al ili de Marks kaj Engels, kio vekis en Bookchin la intereson profundiĝi en la anarkiismon. Al tio aldoniĝis lia studo pri la greka urboŝtato kaj la konado de la rimarkoj de Engels pri la naturo kaj la bezono akordigi urbon kaj kamparon. Ideo, kiu kondukis Bookchinon pritaksi la transformigajn kapablojn de la urba malcentralizado. Frukto el tiu unua impulso estis liaj verkoj pri la disvolvo de la burĝa urbo, publikigitaj je la 1958a kaj kunigitaj libroforme sub la titolo «La limoj de la urbo». Tiuj ĉi unuaj studoj pri urboscienco ―kune kun lia verko «Krizo en niaj urboj» (1965)― estas la bazo de la intereso, per kiuj je postaj jaroj li klopodis kontribui al la disvolvo de la liberecanaj formoj de socia organizo.

Je la 1960a jardeko Murray Bookchin fariĝis unu el la voĉoj de la kontraŭkulturo kaj de la nomita “Nov-maldekstro” ĉe Usono. Ambaŭ movadoj, kvankam oni povas facile trovi en ili paralelismojn kun eŭropaj movadoj, aperintaj ĉirkaŭ majo de la 68a, havis en Ameriko proprajn trajtojn, kiuj baldaŭ enradikiĝis en tio, kion oni nomis «la novaj sociaj movadoj»: etnaj malplimultoj, feminismo kaj seksa liberigo, pacismo, ekologio ktp. Ili kreis la energioplenan medion de la Alternativa Universitato de Novjorko, kie Murray Bookchin gvidis kursojn je la lastaj jaroj de la jardeko.

Ĉe tiu ĉi medio el senĉesa demandigo iu el la plej disvastigitaj Bookchinaj tekstoj ekde la 1969a estis «Aŭskultu, marksisto». Per ĝi li fortikigis siajn kritikojn al tio, kion li taksis paraliziĝo de la marksismo pro rigidaj partistrukturoj kaj pro ekonomikema kaj doktrinema dogmemo, kiu senutiligis ĝin por akordiĝi kun la socio kaj respondi al la kapitalistaj transformiĝoj. Tamen la intereso de la verko de Bookchin enfokusiĝas en tiuj tekstoj, kiujn, ekde la komenco de la 1960a kaj ĝis la fino de sia vivo, li dediĉis al la ellaboro de tiel nomiĝonta “socia ekologio”.

La socia ekologio kiel superacio de la hierarkioj
Laŭ Murray Bookchin la koncepto de socia ekologio sin bazas sur la konvinko pri tio, ke la ekologiaj problemoj elspruĉas el profundaj sociaj problemoj, kaj sekve la ekologia krizo estas nedisebla de la socia krizo. Tiu fokusigo de la ekologio, kiu certe povas ŝajni memvida al ajna homo kun maldekstrema sinteno, ne estas okulfrapa, se ni notas, kiel la sociaj aferoj kutime brilas per sia foresto ĉe la plimulto el la ekologiaj branĉoj, elirante el la mediprotektismo, kiu nutras la liberalajn politikojn, kaj sekvante tra la vivcentrismo, kiu karakterizas la Profundan Ekologismon, aŭ la mistiko, kiu subtenas la plej diversajn formuladojn pri iu senmateria serĉo de harmoniigo kun la naturo. Kun ĉiuj tiuj tendencoj, al kiuj oni povas aldoni la praismon, Bookchin eltenis senĉesan debaton.

Alia konvinko, kiu ĉiam latentas ĉe lia ekologia teorio kaj kiun li ŝatas rediri ofte kiel memorigon pri siaj principoj, estas la ideo pri tio, ke la nocio mem pri “naturmastrado” devenas rekte el la mastrado de la homo fare de la homo. Kvankam la kritiko al la ideo nee civiliza pri “naturmastrado” jam estis esprimita de Horkheimer kaj Adorno («Dialektiko de la Klerismo», 1944) je la senco pri tio, ke la «en la mastrado sur la naturo estas enhavita la mastrado sur la homo», Bookchin modifas la konceptojn, plifortigante per sia formulado la ideon pri tio, ke la mastraj sociaj rilatoj kondukas al ĉiuforma mastrado sur la naturo. Fakte, la detalema studo pri la hierarkio (kiel principo pri mastrado) estas la akso, ĉirkaŭ kiu turniĝos lia verko, pritaksita kiel la plej rimarkinda, «La ekologio de la libero, ekiĝo kaj neniiĝo de la hierarkio», libro verkita laŭlonge de la 70aj jaroj, finita je la 1980a kaj publikigata je la 1982a.

Laŭ Bookchin la nocio pri hierarkio enhavas tiel la ekonomiajn sociajn klasojn kiel ĉiujn ekzistantajn formojn de mastrado kaj ĉefe tiujn ―kiel la patriarkecon―, kiuj antaŭas la aperon de la klasoj kaj la ŝtato. Tiel la hierarkio ne nur trairas transverse la historion, sed ĝi ankaŭ stariĝas kiel mastrado ĉie kaj ĉiam ĉe niaj vivoj. Tiusence la homa percepto pri la naturo kiel objekto de mastrado devenas de la ĉiuhierarkia enradikiĝo de nia kompreno. Agnoski la naturon kiel subjekton kaj ne kiel objekton kaj trovi repacigajn formojn inter homaro kaj naturo estas la ĉefa defio, kiun alfrontas nia civilizo.

Per rapida komparo oni rajtas diri, ke, se laŭ la raciismo esprimita de Kartezio la mastrado sur la naturo kondukas al la libero, laŭ la socia ekologio okazas tutkontraŭe: estos la simbioza rilato kun la naturo ―sinbaziĝinta sur etiko de la interkompletiĝo―, kio eblas liberigi nin. Tio implicas do «la homigon de la naturo kaj la naturigon de la homaro», kiun formulis Marks per la tria de siaj manuskriptoj pri ekonomiko kaj filosofio (1844). Bookchin sin apogas sur la citaĵo de la juna Marks kiel findecida ero de iu el siaj plej konataj verkoj: «Por ekologia socio» (1974).

Kie Bookchin pritraktis la flankojn pli teoriaj de sia penso estas «La filosofio de la Socia Ekologio» (1990), verko skizanta iun “dialektikan naturismon”, kiu per surpaso de la spiritualismo de Hegel kaj la sciencismo de Engels renovigu la dialektikan tradicion kaj taŭgu kiel konceptilo ĉe la analizo de la rilatoj inter homaj socioj kaj naturo.

Tamen la Socia Ekologio ne celas stariĝi nur kiel teoria opcio ―kio ebligus la danĝeron fariĝi nura retoriko―, sed oni komprenu ĝin kiel senĉesan serĉadon pri alternativojn, kiuj taŭgu anstataŭigi la hierarkian socion per tiu, kiun Bookchin nomos “la organisma socio”. Tio estas, socio harmonia kun si mem kaj kun la naturaj ekosistemoj.

Tie Bookchin trovis ĉe la ideo pri simbioza mutualismo ―sinbaziĝante sur la interhelpo de Kropotkin kaj sur la bazaj principoj de la anarkiismo kiel la malcentriĝo, la memmastrumado aŭ la kunlaborado― la malfermon de grandega kampo por krei la ekologian socion. Fakte kio okazis ĉe Bookchin estis ankaŭ ia simbiozo aŭ fandiĝo inter ekologio kaj anarkiismo ĝis tia grado, ke ili estas ofte nedistingeblaj. Tial ne ĝenis lin, ke oni parolu pri “ekoanarkiismo” por nomi lian verkon; li ankaŭ komprenis la utopian flankon de sia propono, kiun fojfoje li nomis gaje “ekotopio”.

Je la 1974a Murray Bookchin starigis kune kun Daniel Chodorkoff la Instituton por la Socia Ekologio ĉe Plainfield (Vermont). Kaj inter la 1974a kaj la 1983a li estis profesoro pri Socia Teorio ĉe la Ramapo College de Nov-Ĵersejo, docenta institucio, kiu kompensis lian “mankon de universitata titolo” per la valoro de liaj konaĵoj.

Nia sinteza vivmedio
Interesigas ankaŭ skizi la alportaĵojn de Bookchin al la ekologio kaj al la formiĝo mem de la nuntempa ekologiista movado. La unua klopodo ―jam menciita― estis la esploro pri la uzo de ĥemiaj produktoj en la nutraĵoj, kiun li realigis je la 1952a. Dek jaroj poste li ampleksigis la aferon per adopto de plene hodiaŭa vidpunkto ĉe «Nia sinteza vivmedio», libro, kiun li publikigis je aprilo de la 1962a sub la kaŝnomo “Lewis Herber”.
Kiel kutime rimarkas la sekvantoj de Bookchin kaj la fakuloj pri lia verko, la publikigo de tiu ĉi libro antaŭis per iuj monatoj «Silenta printempo»-n, la famoplenan verkon, per kiu la usona biologistino Rachel Carson avertis pri la danĝero uzi DDT-on kaj aliajn pesticidojn. La granda disvastigo de tiu ĉi libro kontribuis al tio, ke ĝi iĝis ŝablono por montri lin kiel komencanton de la vivmedia konscio, kiu iuj jaroj poste malfermis la vojon al la ekologiista movado.
Aliflanke «Ekologio kaj revolucia penso» (1964) estas plia rimarkinda teksto de Bookchin, per kiu jam estas temigita la varmiĝo de la planedo kaj la fandiĝo de la polusaj vertoĉapoj, ne kiel sciigaĵo aŭ scivolaĵo sed kiel grava problemo, kiun okazigas la detruemo de la homo sur la naturo. Ankaŭ per tiu ĉi teksto Bookchin klarigas la rilatojn inter la anarkiismo kaj la ekologio, kiuj post sia disvolvo kondukos lin ĝis la jam menciita fando el la duaj konceptoj.

«Al liberiga teknologio» estas 1965a teksto, per kiu Murray Bookchin montras sian fidon je la uzo de teknologio, elirinta el homskala kaj «vivservanta» teknologio. Kio povas memorigi nin pri la «kunviva ilo», pri kiu parolis al ni Ivan Illich je la 1973a. Ĉe la kampo de la energio proponis la uzadon de renovigeblaj teknologioj kiel tiuj suna kaj elventa. Tiun proponon li jam faris per sia jam menciita 1962a teksto kaj post tio li nomas tiujn teknologiojn «adekvataj teknologioj» aŭ, per pli signifoplena esprimo «ekoteknologioj». Plena kampo do, kiun ―historia ironio― la verda kapitalismo ĵus eltrovis kiel novan kaj oportunan negoceron.

Tamen je la energikampo estas granda malsimilo inter la Bookchina koncepto kaj la merkatema parolado. Dum la verda kapitalismo trompas kaj asertas kontraŭdire, ke la grandskala enkonduko de alternativaj teknologioj implicas amason el freŝa energio kaj iun industrian new deal, kiu ebligos la eliron el la sistema krizo per renovigo de la ekonomio kaj altigo de la prikreskadaj montriloj, laŭ Bookchin oni ne rajtas miskompreni la uzadon de alternativaj teknologioj kaj energifontoj kiel la «anstataŭanton» de iu pasinteca energio sed kiel la komencon de io nova: nova socio, sinbaziĝante sur nova rilato kun la naturo.

La du tekstoj, kiujn ni ĵus komentis estos eroj el kompilaĵa libro eldonita je la 1971a kun la titolo «Anarkiismo post-malabunda» kaj kiun ĉe Hispanio oni eldonis kun la komercema kaj trompanta titolo «La anarkiismo ĉe la konsumsocio». Bedaŭrinde Bookchin enkondukis la ideon pri «post-malabundo» en sia penso, sed li apenaŭ disvolvigis ĝin. Eble tio estas la kialo, pro kiu oni kutime miskomprenas tiun ideon.

Malmultvorte: kiam Bookchin parolas pri «post-malabundo» per siaj tekstoj, li ne parolas pri la komsumemfenomeno, nek li diras, ke la homaro eniris eraon de materia abundeco el planeda amplekso kaj socie egalema, ĉar tio memvideble ne ekzistas. Li ankaŭ ne priparolas tion, ke la naturaj rimedoj estas senfinaj, ĉar ankaŭ estas memvideble, ke ili estas finaj. Kiam Bookchin uzas la vorton «malabundo», li faras tion tiel je la materia senco kiel je la homa senco pri «lukto por la vivrimedoj». Li ankaŭ reliefigas la argumenton pri tio, ke la materia malabundo liveris ―kaj daŭre liveras― la historian pravigon pri la starigado de la hierarkia socio, la disvolvo de la privata proprieto kaj la klasa dominado. Ne hazarde la pli hegemonia ekonomia koncepto persiste difinas sin kiel «sciencon pri la administrado de la malabundo», kvankam reale ĝi agas kiel motoro de la malegaleco.

Laŭ Bookchin oni devas aspiri surpasi la malabundon per samtempa alĝustigo kaj refaro de nia perceptado pri la bezonoj; tial restas klare, ke la «post-malabunda socio» estas io ne jam ekzistanta, sed ĝi estas utopio ―aŭ ekotopio―, al kiu emi. Tie ĉi operacias denove lia fido je la liberigaj ebloj de la ekoteknologioj, sinbaziĝintaj sur la energia abundo mem, kiun la naturo oferas al ni ekzemple pere de la suno kaj la aero.

Oni ne preteratentu, ke la preskaŭ naiva fido je la teknologio kiel portanta pli bonan mondon kaj kiel laŭkapable liberiganta el sklavecoj kiel la laboro, estis kredo tre kunhavita de progresemaj verkistoj je la 1960aj kaj 1970aj jardekoj kaj ĝi ankoraŭ estas tia laŭ multaj flankoj; ĉefe kiam oni parolas pri la «fino de la laboro» aŭ la «socio de la neniofarado». Tamen ni klare scias, ke la afero ne okazas kaj ke kontraŭe, kien emas la teknologia disvolvo estas al la kreado de novaj problemoj kaj fortikigi sin mem kiel ilon de superrego.

La morto de eta planedo
Krom tio, la konscio pri la finiteco de la rimedoj kaj la planedpredado, kaŭze de la normo pri la ekonomia kresko kiel sola civiliziga principo de la kapitalismo, ne nur aperas tre klara ĉe la verko de Bookchin sed ankaŭ je nia tempo ―same ol je la 1970a jardeko―, kiam la afero pri la «limoj de la kreskado» denove okupas la centron de la debato, ĝi indas atenton. Bookchin lokas la aferon pri la kreskado en la alternativo «kreskado aŭ morto», kiu ĉe la kapitalisma ekonomio funkcias kiel damokla glavo kaj kiun Marx denoncis per «La Kapitalo». Tiu ĉi kompreno de la problemo estas iu el la aksoj, sur kiu artikiĝas la socia ekologio cele reliefigi la sociajn rakidojn de la ekologiaj kaj primediaj konfliktoj. Tial gravas la teksto, kiun Murray Bookchin titolis je la 1989a «La morto de eta planedo, kreskado, mortiganta nin».

Antaŭ la dusenceco de sintenoj kiel tiuj, kiuj nun defendas la bezonon de “malkresko” kaj kiuj fokusigas nur aferojn kiel “la kritikon al la konsumando” aŭ kiuj konsilas iun “memvolan simplecon”, Bookchin klarigis per tekstoj kiel tiu menciita, ke la postulo pri reguligo de la kresko havas neniun sencon, se oni deziras lasi netuŝita la merkata ekonomio, kiu kaŭzas la kuradon de la senlima kresko koste de la prirabado de la naturo kaj la homa ekspluatado. Sen tiu ĉi kurado la kapitalista sistemo ne povas funkcii, tial la solvo estas malmunti ĝin kiel sistemon. Estas pensenda do, ke tiu estas la unua kohera premiso, kiun devas akcepti movado por la malkresko, aspiranta aliiĝi je transformiga referenco.
Aliflanke indas rimarki, ke la malesto de eksplicita temigo pri la fundamentoj de la kapitalismo estas komuna trajto de la informo «La limoj de la kreskado» kaj de la «Manifesto por la postvivado»: du iniciatoj, kiuj estis inspirataj je la 1972a de la rondo el scienculoj kaj entreprenistoj, kiun oni konas kiel la Klubon de Romo. Ambaŭ tekstoj ĝuis grandan disvastigon kaj oni taksas ilin kiel la komencon kaj la kolonojn de la ekologiista movado kune kun la unua Tera Pintkunveno, kiun organizis la UN en Estocolmo (1972), kaj la formulado je la 1973a pri la Profunda Ekologio fare de Arne Naess.
Nu kontraste al tiuj alportoj, kiujn oni taksas pioniraj, endas mencii fine, ĉe tiu ĉi eta resumo pri la rilato inter Murray Bookchin kaj la nuntempa ekologiista movado, lian tekston «Detrua kapablo, kreanta kapablo», verkita je la 1969a kiel manifesto por la usona grupo Ecology Action East.

Ĉe tiu ĉi teksto elstaras, inter aliaj aferoj, la propono de Bookchin malcentralizi la urbojn kaj krei “ekokomunumojn”. Alternativo, kiun post tri jaroj proponis tiuj 40 scienculoj kaj akademikuloj ―ĉefitaj de Edward Goldsmith―, subskribantaj la «Manifeston por la postvivo» (krome tiu ĉi propono devenis iu el la plej cititaj kaj celebritaj punktoj de la manifesto).

Memkompreneble la historio kaj la scio estas ĉiam kunago; tial havas neniun sencon senĉese reliefi tion, kiu estis “la unua” diri aŭ fari ion utila por la aliuloj. Tamen je la okazo pri Murray Bookchin rilate al la ekologio kaj al la ekologia movado mem pravas reliefi tion, ĉar ne estas malfacile kompreni, ke lia deflankigo ĉe la akademia kampo ―kaj ĉe la komunikiloj je ĝenerale― devenas el lia eksplicite liberecana sinteno kaj el lia senhezite kontraŭkapitalista posicio. Bedaŭrinde oftas trovi licenciulojn pri biologio aŭ pri “mediaj sciencoj”, kiuj ne konas lian verkon.

La komunumista veto
Bookchin trovis la politikan kaj esence praktikan dimension, kiun la Socia Ekologio bezonis por preterpasi sian propran teorian limon, ĉe la komunuma emo de la anarkiismo, kiu aperas ĉefe ĉe la verkoj de Bakunin kaj Kropotkin. Al tio li aldonis ĉefaferojn kiel la federacian principon, kiun esprimis Proudhon, aŭ la atentigon pri siaj preferataj utopiistoj: Fourier kaj William Morris. Sed, kie plej fortikiĝas la komunumista veto de Bookchin, estas ĉe la historiaj studoj, kiujn li realigis pri la sociaj organizaj formoj, ĉe kiuj li intuiciis la eblan trovon de “formoj el libero” taŭgaj por nutri novajn alternativojn. Interesas rimarki ĉi-rilate, ke, sekvante la maljunan Bakunin, Murray Bookchin ne komprenas la liberon kiel proceson el individuaj akiroj sed laŭlitere kiel “komunumigan” proceson. Proceso esprimanta ĉe la kapablo pri kolektiva memorganizo, kiu devenas rekte el la libero mem de la individuoj. Tio memorigas nin tuj pri la fama frazo de Proudhon, per kiu li asertis, ke la libero ne estas “filino de la ordo” sed “matrino de la ordo”.

La historiaj esploroj de Bookchin ĉi-rilate enhavas, ekzemple, la ribelon de la Kastiliaj Komunumanoj je la 16a jarcento, la Parizan Komunumon de la 1871a, la revolucian proceson en Francio je la 18a aŭ la sperton pri la liberecanaj kolektivigoj dum la hispana intercivitana milito de la 1936a ĝis la 1939a. Fakte Bookchin faris plurajn provojn pri la esplorado de la anarkiismo ĉe Hispanio. La lasta el tiuj estis plublikigata ĉe la kvara volumo de «La Tria Revolucio» (1996-2003), lia granda verko dediĉita al la historia analizo pri la revoluciaj movadoj.

Aliflanke lia studo pri la greka urboŝtato kaj la atena demokratio kondukis lin plifortigi la koncepton pri la rekta demokratio propra al la liberecana tradicio kaj reakiri la aŭtentikan sencon, kiun ĝi havis por la greka civitanaro, de la koncepto pri politiko kiel «zorgo pri la aferoj de la urboŝtato».

Tra ĉiu tiu bagaĝo, al kiu oni aldonu liajn studojn pri urboplanado, kiuj estis menciitaj per antaŭaj paragrafoj, la proponon komunumalistan kaj politikan (je la greka senco), kiun li proponas kiel esprimon de la socia ekologio, Bookchin celos la municipan kampon. Akorde kun la liberecana tradicio la municipo estas komprenita kiel unuo el baza kunvivado, kiu povas ebligi tion, ke la komuna logos fluu kaj prenu la formon de rekta demokratio: tiu “vidalvide”, kiu ofte aperas ĉe liaj verkaĵoj. Li nomos tiun proponon «Liberecana Municipemo».

Aliflanke la praktikan kaj komunuman sencon de la municipo radikas laŭ Bookchin en tio, kion li prave nomos «la municipigo de la ekonomio». Tio estas, en la komunuma proprieto kaj en la kolektiva regado sur la loka ekonomio (kiu enhavas tiel la kampojn kiel la fabrikojn). Tiel do la municipoj ―novaj aŭ malnovaj― starigitaj kiel “ekokomunumoj” ebligus la kreadon de organisman kaj malcentralizan socion, kiun regus la interŝanĝo kaj la interhelpo pere de la konfederacio el la municipoj, kiuj formos “komunumon el komunumoj”: la malnova revolucia revo, kiun la historio montris al ni nur pere de efemeraj kaj sangoplenaj espertoj, malgraŭ la belaj kaj saĝoplenaj rilatoj kiel tiu, kiun Kropotkin legacis al ni per sia verko «Kampoj, fabrikoj kaj laborejoj» (1898).

La municipema propono de Bookchin estas dissemita ekde la 1972a per pluraj tekstoj. Iu el tiuj plej konataj estas «Ses tezoj pri liberecana municipemo» (1984). Kvankam, kie ĝi aperas plej prilaborita, estas en plublikaĵo fare de Janet Biehl titolita «La politikoj de la socia ekologio, liberecana municipemo» (1998). Kaj en «La urbigo de la urboj. Al nova politiko pri civitaneco» (1992-1995): verko, kiun oni taksas kiel la plej gravan de Bookchin post «La ekologio de la libero», sed kiu kontraŭe al la ĉi-lasta ankoraŭ ne estas hispanigita.

Murray Bookchin konsideris, ke, por atingi la komunumalistan idealon, oni devas eki ampleksan municipeman movadon, kiun kosistigigu homoj, kiuj decidas labori ĉe sia pli proksima kampo. Tial li enkuraĝigis la liberecanajn kolektivojn, partopreni la lokajn balotadojn kun klaraj programoj, per kiuj oni povus komenci trairi la vojon, por ke la municipoj estu regitaj de la popolaj asembleoj kaj la rekta demokratio. Manke de tiu eblo li enkuraĝigis krei eksterleĝajn asembleojn por realigi kontraŭpovon.

Ne bezonas diri, ke la balotadopcio aliiĝis al la plej polemikoplena flanko de la penso de Bookchin. La plej konata ekzemplo estis la Internaciaj Tagoj pri Liberecana Komunumalismo, okazintaj de la 26a ĝis la 28a de aŭgusto de la 1998a ĉe Lisabono en brulpolemika medio, kiu ankoraŭ ĉeestas la anarkian medion. Tamen la kulpigoj pri evidenta kontraŭdiro, pri nura eblemismo aŭ pri municipa parlamentismo, kiujn oni ofte ĵetas kontraŭ la komunumalisma veto de Bookchin malfacile taŭgus senvalidigi la entuton de lia penso kaj de lia verko. Aliflanke tiu verko ne estis kreata kiel ideologio, kiun oni prenu laŭlitere, sed kiel inspiriga produkto.

Ĉiuokaze Murray Bookchin preferis apartiĝi el la anarkiismo je la lastaj jaroj de sia vivo kaj memdifini sin simple kiel “komunumalisto». Finfine tiu estis la historia tradicio, al kiu li dediĉis ĉiun intelektan streĉon sian. Je tiu tempo, li jam estis lasa defendi ĉiurimede la socian anarkiismon kontraŭ la individua anarkiismo, deveninta modo. Kaj li rifuzis aŭskulti la kanton pri la “fino de la historio”, kiun fajfis la relativismo kaj la postmoderna disigo. Kialoj ne mankis al li: Bookchin havis multan historion post si kaj li sciis antaŭ multe, ke «la kapitalimo ne produktas individuojn sed egoismajn atomojn».

Bibliografio
Verkoj de Murray Bookchin:1
(1962). Our Synthetic Environment. New York: Knopf (published under the pseudonymn 'Lewis Herber).
(1964). "Ecology and Revolutionary Thought". New Directions in Libertarian Thought. September.
(1965). "Toward a Liberatory Technology." Comment.
(1970). Ecology and revolutionary thought, with the ecology action east manifesto and Toward and ecological solution. New York: Times Change Press.
(1965). Crisis in Our Cities. Englewood Cliffs,NJ: Prentice Hall.
(1969). "Listen, Marxist!" Anarchos brochure.
(1970). Ecology and Revolutionary Thought, with the Ecology Action East Manifesto and Toward an Ecological Solution. New York: Times Change Press.
(1971). Post-Scarcity Anarchism. Berkeley: Ramparts Press.
(1972). "On Spontaneity and Organization." Anarchos.
(1974). "Toward an Ecological Society." Roots.
(1974). "Reflections on Spanish Anarchism. Our Generation.
(1974). The limits of the city. New York: Harper & Row.
(1975). "Energy, Ecotechnology, and Ecology." Liberation.
(1977). The Spanish Anarchists. New York: Harper and Row.
(1978). "Beyond Neo-Marxism". Telos. no. 36, pp. 5-28.
(1979). "Marxism as Bourgeois Sociology." Comment.
(1979). "Self-Magement and the New Technology." Telos.
(1980, 1985). "Murray Bookchin reads Time". Public Access TV: Paper Tiger Television. (1 videocassette)
(1980). "An Open Letter to the Ecology Movement." Comment.
(1980). Toward an Ecological Society. Montreal: Black Rose Books.
(1982). Ecology of Freedom: The Emergence and Dissolution of Hierarchy. Palo Alto, CA: Cheshire Books.
(1983). "Sociobiology or Social Ecology." Harbinger.
(1983). "The Last Chance: An Appeal for Social and Ecological Sanity." Comment.
(1984) Re-Enchanting Humanity: A Defense of the Human Spirit against Antihumanism, Mysticism and Primitivism. New York: Black Rose Books,
(1984). "Theses on Libertarian Municipalism." Our Generation.
(1984). "What Is Radical Social Ecology?" Harbinger.
(1985). "Radicalizing democracy: a timely interview with Murray Bookchin conducted by the editors of Kick It Over Magazine." Toronto, Ont.: Northern Lights Press.
(1986). Modern Crisis. Philadelphia: New Society.
(1986). "Radicalizing democracy: a timely interview with Murray Bookchin conducted by the editors of Kick It Over Magazine". Toronto, Ontario: Northern Lights Press.
(1987). Philosophy of Social Ecology. New York: Black Rose Books.
(1987). The Rise of Urbanization and the Decline of Citizenship. San Francisco: Sierra Club.
(1987). "Social Ecology versus 'Deep Ecology'". Green Perspectives. 4-5.
(1987). "Thinking Ecologically: a Dialectical Approach", Our Generation. 18, 2.
(1989). "New social movements: the anarchic dimension".in For Anarchism: History, Theory, and Practice. Goodway, D., ed. London: and New York: Routledge. pp. 259-274.
(1990). Remaking Society. Montreal: Black Rose Books.
(1990). The Philosophy of Social Ecology: Essays on Dialectical Naturalism. Montreal: Black Rose Books.
(1992). Urbanization without Cities: The Rise and Decline of Citizenship. Montreal: Black Rose Press.
(1993). "What is Social Ecology?", Environmental Philosophy: From Animal Rights to Radical Ecology, Zimmerman, M.E. (ed.). Englewood Cliffs, NJ: Prentice Hall.
(1993). "The Ghost of Anarcho-syndicalism". Anarchist Studies.Vol. 1, Number 1.
(1993). "Visions of a new society, an interview with Murray Bookchin".St. Albans, Vt.: Turning the Tide. (2 videocassettes).
(1993). Deep Ecology & Anarchism: A Polemic. London: FreedomPress.
(1993). Which Way for the Ecology Movement? Edinburgh and San Francisco: A.K. Press.
(1994). To Remember Spain: The Anarchist and Syndicalist Revolution of 1936. Edinburgh and San Francisco: A.K. Press.
(1994). "The sixties myths, realities, lessons". Wilton, NH: Turning the Tide. (2 videocassettes)
(1995). From Urbanization to Cities : Toward a New Politics of Citizenship. London; New York: Cassell.
(1995). Re-enchanting humanity: a defense of the human spirit against antihumanism, misanthropy, mysticism, and primitivism. London; New York: Cassell.
(1995). Social Anarchism or Lifestyle Anarchism: Unbridgeable Chasm. Edinburgh and San Francisco: A.K. Press.
(1996). The Third Revolution, vol. 1. London: Cassell.
(1998). The Third Revolution, vol. 2. London: Cassell.
(1999). Anarchism, Marxism, and the Future of the Left: Interviews and Essays, 1993-1998. Edinburgh and San Francisco: A.K. Press.
(2002). "The Communalist Project." Harbinger; Communalism.
(2004). The Third Revolution, vol. 3. London: Continuum.
(2005). The Third Revolution, vol. 4. London: Continuum. Bookchin, M. and Foreman, D. (1991). Defending the Earth: A Dialog Between Murray Bookchin and Dave Foreman.

Retpaĝoj, kie oni povas legi tekstojn de Murray Bookchin, Janet Biehl kaj aliaj esploristoj:
Institute for Social Ecology:
http://www.social-ecology.org/
Journal Communalism:
http://www.communalism.org/
Anarchy Archives:
http://dwardmac.pitzer.edu/anarchist―archives/

Related Link: http://www.enxarxa.com/esperanto/LOPEZ%20Murray%20Bookchin%20LP62.pdf

This page has not been translated into العربية yet.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]