user preferences

Upcoming Events

Iberia | Miscellaneous

No upcoming events.

Ideologio kaj movado

category iberia | miscellaneous | opinion / analysis author Friday July 06, 2012 05:01author by Jurgo Alkasaro - Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (Hispanio) Report this post to the editors

Artikolo pri la graveco de la ideologia laboro de la anarkiistoj, ekzempligita de tri historiaj okazaĵoj: la ribelo ĉe Katalunio je la 1909a, la revolucio je la 1936a kaj la movado nomata 15-M


Ideologio kaj movado


Kutime oni taksas bezona dozi la ideologian mesaĝon laŭ la ricevkapablo de la amaso (1). Tiel, kune kun la tiel nomitaj tujaj, mallongperiodaj, mezperiodaj kaj finaj postulaĵoj, aperas la konvinko pri tio, ke la propagando (plia misfamigata koncepto ĉe la liberecana medio) nepre limiĝu al tiuj ĉi celoj. Paroli pri komuna proprieto de la produktrimedoj, pri senproprigi la kapitalistojn, pri tio, ke la fabrikoj kaj la amasigitaj riĉaĵoj apartenas al ni, ĉiam ŝajnas nekonvena por la konsciencnivelo de la “popolo”, de la “homoj” ktp.

Ni priserĉos la rolon de la ideologia etoso, kie disvolviĝis tri movadoj (2) gravaj por Hispanio: 1909 (Kataluna Tragika Semajno), 1936 (Kataluna Liberecana Revolucio) kaj 2011 (15M-a movado, ekinta en Madrido kaj ampleksiĝinta sur la tuta lando). Je tiu tasko ni ekiras el la hipotezo pri tio, ke en ĉiu grava movado la meĥanismo, determinanta ties karakteron, estas la sama.

1. Spontaneeco

Kio unue okulfrapas estas la spontanea karaktero de la realaj sociaj movadoj, kiuj surprizas kaj superpasas la alvokantojn mem.

Je la 1909a tri homoj sin kredas devigitaj alvoki 24-horajn ĝeneralan strikon (3) por protesti kontraŭ la rekrutigo de rezervuloj por la maroka milito. Apenaŭ iuj horoj post la komenciĝo de la striko, ĝi aliiĝis al ĝenerala protestmovado, kiu eĉ ne agnoskas la strikalvokintojn (4). Ĝi daŭris unu semajnon, ĝis kiam ĝi estis frakasata de la armeaj pafilegoj.

Je la 1936a la NKL (CNT) alvokas kaj organizas la lukton kontraŭ la ribelintaj faŝistoj. Malvenkitaj tiuj ĉi en Katalunio kaj kiam la centraj organoj de la NKL lanĉas la instrukcion reiri al la laboro kaj al la normaleco, okazas spontanee la autentika movado: la laboristoj restas surstrate, kolektivigas la industrion kaj prenas ĉe siaj manoj la direkton de la socio. La alvokintoj mem, superpasitaj de la spontanea movado, bezonis modifi siajn instrukciojn kaj aliĝi al la movado.

Je la 2011a eta kaj malkonata grupo (Democracia Real Ya, Reala Demokratio Tuj) alvokas protestmanifestacion. Ties sukceso superpasas la plej fantaziajn revojn de la alvokintoj kaj konfuzas ĉiujn partiojn, sindikatojn, intelektulojn, politikologojn, sociajn orakolojn kaj ĉiaspecajn “spertulojn”. Ĝi aliiĝis al la plej grava amasmovado de la posttransiro kaj al la kirlita rivero, kie ĉiuj organizaĵoj klopodas fiŝkapti.

2. Objektiva bazo de la movado

Ni vidu la objektivajn kaŭzojn de tiuj ĉi movadoj por poste taksi ties rilaton kun la celoj pretenditaj de la movado kaj kun la rimedoj (agoj), uzitaj por atingi tiujn celojn.

2.1. La Tragika Semajno

La perdo de la kolonioj (Kubo, Filipinoj) mergis Hispanion en la ekonomian krizon kaj la politikan ĥaoson. La agra Hispanio daŭre estas ĉemane de la bienmastroj kaj ties despota regsistemo, la industria Hispanio perdis siajn koloniojn kaj la intelekta Hispanio perdis, kune kun la lastaj restaĵoj de la imperio, la fidon je la nacia projekto. Tiu estis la epoko de la “regenerismo” (generacio de la 98a en literaturo) kaj de la apero de la naciismoj (“separatismoj”).

La industria burĝaro (ĉefita de du eksaj kaŝnegocistoj pri sklavoj, kiuj nobeliĝis per monbiletoj: la markizo de Comillas kaj la grafo Güell) serĉas novajn koloniojn por ekspluati: la minejojn de la Rifmontaro kaj la konstruadon de la fervojo, bezona por la mineraltransporto. Tio okazigis malpopolan militon, pri kies sortŝanĝoj ni ne interesiĝas nun kaj pri kiu estas sufiĉe da literaturo.

La kataluna popolo troviĝas en malbona ekonomia stato, plimalbonigita de milito, kiu sensangigas ĝin. Fine oni alvokas en militservon la “rezervulojn”, tio estas, la veteranojn de Kubo kaj Filipinoj, nome maturiĝintajn homojn, kiuj estas la nursola ekonomia apogo por siaj respektivaj familioj.

Tio ĉi estis la eksplodilo, la ekomonia krizo kaj la koloniisma politiko la bombo.

2.2. La Liberecana Revolucio

La borsodisrompo de la 1929a skuis la tutan strukturon de la kapitalisma sistemo kaj kondukis tiun al la 2a tutmonda milito. La arkaika kaj malproduktema agra strukturo de Hispanio, la malforteco de ties industrio, kiu atingis eksukcesi nur per la koloniisma ekspluatado aŭ per la mendoj de tutmonda milito, antaŭ kiu Hispanio sintenis “neŭtrale”, kaj la senstabilo de politika sistemo, netaŭga por modenigi la landon kondukos al alternativo pri “faŝismo aŭ revolucio”, kiu aliigos la peninsulon en la unuan batalkampon de tiu 2a Tutmonda Milito.

Tiu endemia ekonomia kaj politika krizo estis la bombo. La sukceso de la Popola Fronto je la balotoj de la 36a estis la eksplodilo por la faŝisma tendaro, pri la disvolvo de kies movado ni ne interesiĝas nun. La faŝisma ekribelo kontraŭ la Respubliko kaj sia fiasko antaŭ la NKL estis la eksplodilo por la revolucia movado

2.3. La 15M-a Movado

Ene de la novliberala tutmondiĝo kaj la plena senreguligo okazis la famoplena hipoteka krizo (subprimes).

Hispanio ―mergiĝinta en senĉesa krizo (3 milionoj da senlaboruloj antaŭ ol hipotekfalo), kondamnita de la EU-aj traktatoj aliiĝi al turisma kaj nurloĝa lando (detruo de la agrokulturo kaj bredado, neniigo de la baza industrio, pligrandiĝanta alilokigo de la transformindustrio kaj forrabo de la ŝtataj rimedoj), kun parazita burĝaro, kiu bazas siajn profitojn sur la spekulado kaj la ŝtataj subvencioj― havas kiel ĉefajn riĉigfontojn la eksplodan kreskegon de la briko (nemoveblaĵan ŝaumvezikon) kaj la borsan spekulacion (financan ŝaumvezikon).

La krevo de la tutmonda financa krizo malŝveligis ambaŭ ŝaumvezikojn kaj la kapitalo povas disvolviĝi nur per la rekta forrabo de la ŝtataj servoj kaj la transdono de la nacia trezoro al la privata bankaro, nome la publika abdiko de la ŝtato.

La senhonto de la bankestroj, fanfaronantaj pri milionaj profitoj danke al la mono forrabita al la nacio, kaj de la koruptaj politikistoj, kies nursola celo estas garantii kaj pliigi iliajn privilegiojn dum ili leĝigas aŭsterecon por la popolo favore kaj honore al la bankestroj kaj la IMF-aj guruoj, estis la eksplodilo, kiu eksplodigis la 15M-an Movadon.

3. La celoj de la movado

La tri movadojn, kiujn ni pritemigas, okazigis ĝisfunda ekonomia krizo kaj provokis malbonega ŝtatago. Tamen nur unu el ili prenis la bovon per la kornoj. Pli sube ni vidos la kialon.

3.1. La Tragika Semajno

La 1909a movado transformiĝis al plena alfronto kun la katolika eklezio: la famoplena monaĥejbruligo. Tamen aperis neniu preciza politika celo4) kaj ĝi atencis neniel kontraŭ la ekonomia sistemo (eĉ ne kontraŭ konkretaj ekonomiaj interesoj). Ĝi estis pura kaj nura protesto: oni bruligis preĝejojn, oni akceptis la soldatojn per krioj pri «vivu la armeo» kaj oni mortis sub la fajro de ties pafiloj.

3.2. La Liberecana Revolucio

Post la venko sur la ribelintoj la movado de la 1936a en Katalunio atakis la kernon de la afero: ĝi okupaciis la fabrikojn, sociigis la produktadon kaj distribuadon kaj flankenlasis senutilan politikan povon. Nun ni interesiĝas nek pri la sukcesoj nek pri la eraroj, kiujn oni povus esti farinta ĉe tiu kampo, pri kio ni interesiĝas estas rimarki tion, ke, kiam la komitatoj de NKL taksis atingita la celon defendi la respublikan demokration kaj ordonis reiri al la normaleco, la spontanea movado ekigis aŭtentikan revolucion: senproprigi la senproprigintojn, memadministri la entreprenojn kaj sociigi la entuton de la produktado.

3.3. La 15M-a Movado

La sukceso de la protestmanifestacio de la 15a de majo de la 2011a («ni ne estas varo») kuraĝigis 40 homojn komenci depostulan tendumadon ĉe la publika spaco. Tiu ĉi eta iniciato estis aliiĝonta al la plej granda protestmovado de niaj tempoj kaj al bonega lernejo pri rekta demokratio.

Malgraŭ la graveco de la ekonomia krizo kaj la granda eblo akiri historian kulturon (kiu devas enhavi la konon pri estintaj spertaĵoj) je nia tempo, ĝiaj celoj povas esti resumitaj al kontraŭstari la korupton de la politikistoj (malpliigi iliajn salajrojn), modifi la pribalotan leĝon, iuj proponoj (kaj agoj) nure defendaj kontraŭ la troaĵoj de la bankaro (eldomigoj) kaj la postulo pri pli granda popola partopreno en tio, kion oni nomis «kontrolo sur la krizadministrado» (5).

4. La ideologia medio

Ni vidu nun la politikan etoson de ĉiu epoko, la “ideologian medion”, en kiu ĉiu movado disvolviĝis.

4.1. La Tragika Semajno

Ekde la tempo de la desamortización (perforta enigo en la merkato de la bienoj de la hispana katolika eklezio), la lukto inter la liberala Hispanio kaj la tradiciema Hispanio sin montras kiel alfronto inter klerikalistoj kaj kontraŭklerikalistoj. La plej distrumpetitaj parlamentaj kvereloj rondiras la klerikalismon, ĉiuj ĵurnaloj kaj gazetoj eĥigas tiujn kverelojn, kiuj fine konsistigas gravan eron de la pribalotaj kampanjoj mem. Ĉe Katalunio la batalo de la liberecanoj kaj la framasonoj kontraŭ la povo de la eklezio, celante neniigi ties monopolon pri la instruado, estis eklipsata de la perfortema kontraŭklerikala agitado de la radikalaj respublikanoj (Lerroux).

Kvankam la eklezio estis rekte kulpa nek pri la milito ĉe la Rifmontaro (aŭ pri la tieaj malvenkoj de la kaduka hispana armeo) nek pri la ekonomia krizo, ĉe la popola imagaro ĝi aperas kiel la ĉefa malamiko de la popolo kaj la kaŭzo de ĉiuj ties malbonaĵoj (6). Do ne estas surprizinda, ke spontanea movado, ekinta ĉe tiu ĉi ideologia medio, elektis la klerikaron kiel ĉefan malamikon, preterlasante la kromajn, eĉ tiujn, kiuj eltenis la elĉiaman malamatan klerikaron.

4.2. La Liberecana Revolucio

Je la 1936a la ideologia medio estis tre malsimila. Dum la kreskanta alfronto inter faŝismo kaj revolucio, okazigita de la nekapablo modernigi la landon flanke de la regantaj klasoj, la popola tendaro vivas mergiĝinta en la senĉesaj kampanjoj de la NKL (kaj pliaj maldekstremaj fortoj) por la alfronto al la ekonomiaj povoj, por la kamparana reformo kaj por la sociigo de la industrio. La etoso de senĉesa alfronto al la ekonomia kaj politika sistemo: la ekrevoluciaj strikoj, la mallongdaŭra proklamado de la liberecana komunismo en multaj vilaĝoj, la kampanjoj pro aŭ kontraŭ la ĉebatola partopreno, la grandega instruada laboro de la liberecanaj kluboj kaj la sindikataj lernejoj (7), la ribelo en Asturio, la krimego en Casas Viejas, kreis en la popola imagaro tre malsimilan bildon pri la kontraŭbatalenda malamiko. Nun la malamiko estas la kapitalisto, la bienulo, la sistemo pri salajra laboro: la pastroj kaj la politikistoj estas nenio krom ties lakeoj.

Pri kio surpriziĝi, se, kiam la movado elglitis el la manoj de la organizaĵo, ĝi forlasas la politikajn celojn, kiujn tiu donis al ĝi, kaj alfrontas la kapitalon, la realan malamikon, klopodante konstrui novan socion?

4.3. La 15M-a Movado

La nuna ideologia medio diferencas ĝisradike de tiu de la 1936a. Ekde antaŭ multaj jaroj la ĉefa argumento de ĉiu partio, aspiranta la povon, estas la koruptkvanto de la politikistoj de la kontraŭa partio. La senĉesaj reciprokaj kulpigoj pri korupto konsciencigis la popolon pri la graveco de la ĝeneraliĝinta koruptado inter la politikistoj. Tiuj ĉi kulpigoj (kaj iliaj respondantaj pruvoj) estis ĝisnaŭze distrumpetitaj de la sistemaj amaskomunikiloj (sensaciema ĵurnalaro, privataj televidkanaloj ktp) kaj de la sociaj movadoj mem (sociaj retoj, retmesaĝiloj ktp). Dume la liberecanoj kaj ĉiuj kontraŭsistemuloj reeĥigis la “kontraŭkoruptecan” propagandon tiel de iuj kiel de aliaj (kiu kutime ne diferencas multe) sen antaŭenirigi la kritikon pluen, ĉu pro timo al la marĝeniĝo aŭ reiri al “pli de la samo”, ĉu pro memkontenta sento («ili jam diras la samon ol ni»).

Tiel ĉe la popola imagaro ni trovas la plej abomenindan el la uloj, la senutilan kaj koruptan politikiston (ĉiun), kune kun aliaj uloj, kiuj estas validaj kaj laŭrajtaj, sed kiujn oni devas kontroli, ĉar foje ili “troas”: la entreprenisto kaj la financisto.

Estus tre mirige, se la spontanea movado estus atakinta la radikon de la afero: la bazon de la kapitalisma sistemo (8). Memkompreneble la afero sur la unua plano nur povis esti la politika korupto.

5. Konkludoj

Resume,
  • la gravaj sociaj movadoj aperas spontanee
  • la celoj de la spontaneaj movadoj dependas pli de la kolektiva imagaro ol de la realaj bezonoj de ties anoj
  • la kolektiva imagaro estas determinita plejparte de la ideologia medio, en kiu moviĝas la sociaj tavoloj, el kiuj la movado sin nutros
La starigenda afero do estas: kiel la liberecana movado povas influi la ideologian medion de la gelaboristoj kaj de la popolaj tavoloj?

Memvideblas, ke ĝi ne atingos tion pere de demokrati-reformema sekvemo (aŭ ĝi eĉ plifortigos tiun tendencon).

Certe la liberecanoj havas neniun magian recepton por la konstruo de la nova socio kaj la solvoj nur povos aperi iom post iom kun la partopreno de ĉiuj dum la transformado mem, sed la kondiĉoj, por ke eblos okazi la kreado de libera kaj egaliga socio, estas klaraj: neniigo de la salajrata laboro, neniigo de la privata proprieto sur la produktrimedoj, neniigo de la ŝtato. Aŭ, kio samsignifas: memregado, komunumo kaj rekta demokratio kun klaro celo: ke la socio sin bazu ne plu sur la produktado de profitoj sed sur la satigado de homaj bezonoj.

Sen tio, ke tiuj ĉi konceptoj aperas sur la unua plano de la kolektiva imagaro, neniam estos atingita, ke la amasaj movadoj surpasu la limojn de la sistemo.

Kiel atingi tion, kiel kontraŭefekti la povoplenajn rimedojn pri ideologia dresado de la sistemo, estas la granda kolektiva defio, kiu stariĝas antaŭ la liberecana movado kaj probable la plej grava tasko, kiun ĝi devas entrepreni ene de la socio.

ALKASARO, Jurgo: «Ideologio kaj movado», Sennaciulo 1275(2011)27-30

— Jurgo Alkasaro
1) Oni rimarku la kontraŭdiron, en kiu ni liberecanoj kutime falas rilate al tiu afero: kvankam ni abomenas la koncepton pri 'amaso' kaj pledas por movado el plenkonsciaj individuoj kolektive agantaj, ni traktas la entuton de la laboristaro, de la “popolo”, vere paternalisme kaj decidas, por kiuj konceptoj ĝi estas matura kaj por kiuj ne.
2) Per tiu ĉi skribaĵo oni ne celas rakonti, analizi nek juĝi iun ajn el la tri movadoj ―kies sciigaĵojn oni supozas al la leganto―, sed nur pripensi iun flankon el tiuj: la ideologian etoson, ĉe kiu ili disvolviĝis. Tamen povas esti utila la legado de tiu baza bibliografio: a) pri la Tragika Semajno de la 1909a, MARÍN, Dolors: La Semana Trágica. Barcelona en llamas, la revuelta popular y la Escuela Moderna. Madrid: La Esfera de los Libros, 2009; ULLMAN, Joan Connelly: La Semana Trágica. Barcelona: Ediciones BSA, 2009; MOLINER, Antonio (ed.): La Semana Trágica de Cataluña. Alella: Nabla, 2009; VOLTES, Pedro: La Semana Trágica. Madrid: Espasa-Calpe, 1995. b) pri la kolektivigproceso de la 1936a, CASTELLS, Antoni: Les col·lectivitzacions a Barcelona 1936-1939. Barcelona: Hacer, 1993; CASTELLS, Antoni: «Las colectivizaciones en Catalunya (1936-1939)», Solidaridad Obrera, Número Especial Centenario de la CNT(2010)18-19; SEMPRÚN-MAURA, Carlos: «Las colectivizaciones en Cataluña» en Revolución y contrarrevolución en Cataluña (1936-1937). Barcelona: Tusquets, 1978; GARCÍA OLIVER, Juan: «Las dos caras de la CNT» en El eco de los pasos. Barcelona: Ibérica de Ediciones y Publicaciones, 1978. c) pri la 15M-a movado, CANDÓN, José: «Apuntes sobre un movimiento en marcha», Rojo y Negro 248(2011)16-19; TAIBO, Carlos: Nada será como antes. Madrid: Los Libros de la Catarata, 2011; VVAA: La rebelión de los indignados. Madrid: Popular, 2011; HESSEL, Stéphane: Indignu. SAT Eldona Fako Kooperativa, 2011; VVAA: Nosotros, los indignados. Barcelona: Destino, 2011.
3) Oni vidu MOLINER c.v. pĝ. 10; VOLTES c.v. pĝ. 94; MARÍN c.v. pĝ. 261
4) Laŭ atesto de Puig i Cadafalch, «Rimarkinda karakterizo de la movado estas, ke la ribeluloj kriegis nenion, havis neniun flagon, proklamis neniun politikan kaj socian principon.» vd. MARÍN, c.v. pĝ. 262 kaj, laŭ rakontas Ossorio y Gallardo «La ribelo havis nek pensunuecon nek homogenan agadon nek estron, kiu personigis ĝin, nek oratoron, kiu ekflamigis ĝin, nek krion, kiu konkretigis ĝin.» vd. MOLINER c.v. pĝ. 11
5) Vd. TAIBO, Carlos: «Sobre el programa del movimiento 15-M», Rojo y Negro 247(2011)5; ACAMPADA PLAZA DEL SOL: Manifesto. http://madrid.tomalaplaza.net/manifiesto-2/; ACAMPADA BARCELONA: Declaración de principios. http://acampadabcn.wordpress.com/documents/declaracion-...pios/; ACAMPADA DE BARCELONA: Primeres mesures per a una vida digna. http://acampadabcn.files.wordpress.com/2011/06/primeres...1.pdf; ACAMPADA DE BARCELONA: Principis per a un començament inacabat. http://acampadabcn.files.wordpress.com/2011/06/principi...s.pdf; ACAMPADA DE TERRASSA: «El programa reivindicatiu d'algunes acampades», Catalunya 129(2011)22; LÓPEZ PETIT: «Desbordar les places. Una estratègia d'objectius», Catalunya 130(2011)24-25; TAIBO, Carlos: «Avui millor que abans d'ahir», Catalunya 130(2011)26; DELGADO, Manuel: «15-M. El perill ciutadanista», Catalunya 129(2011)24; GADI: «Una reflexió sobre “Democràcia Real Ja”», Catalunya 129(2011)26;
6) Pri la ekonomiaj interesoj de la eklezio oni vidu ULLMAN c.v.
7) Pri la grandega kultura laboro de la tiutempa liberecana movado oni vidu MARÍN, Dolors: Anarquistas. Un siglo de movimiento libertario en España. Barcelona: Ariel, 2010.
8) Tamen estas rimarkinda, ke la movado ja eltrovis kaj denuncis tiun bazon («no es la crisis, es el sistema», ne kulpas la krizo, kulpas la sistemo).

Related Link: http://www.rojoynegro.info/articulo/ideas/jurgo-alkasaro-%E2%80%9Cideologia-movimiento%E2%80%9D

This page has not been translated into 한국어 yet.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch
© 2005-2024 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]