user preferences

New Events

International

no event posted in the last week
Recent articles by Kropotkin, Piotr A.
This author has not submitted any other articles.
Recent Articles about International Anarchist movement

Για τη δημιου&#... Nov 26 14 by Dmitri

A Response to Rojava: An anarcho-syndicalist perspective Nov 14 14 by Hüseyin Civan

Αστικές επιρ ... Oct 01 14 by Μοrtar (Common Cause)

Niaj riĉaĵoj

category international | anarchist movement | opinion / analysis author Monday June 18, 2012 21:07author by Kropotkin, Piotr A. Report this post to the editors

Unua ĉapitro de la Kropotkina verko "La konkero de la pano". Esperantigita de Jurgo Alkasaro

kropotkin.jpg



|1
1

La homaro marŝis longan vojon ekde tiuj praaj tempoj, kiam la homo eltranĉinte rudimentajn ilojn el siliko, supervivis per la hazarda ĉaso kaj lasis kiel heredaĵon al siaj filoj nenion pli ol rokŝirmejon, misformitajn ŝtonajn instrumentojn… kaj la naturon –senliman, miskomprenitan, teruran–, kun kiu ili devis batali por elteni sian mizeran ekziston.

Dum tiu konfuza periodo el miloj kaj miloj da jaroj la homaro tamen amasigis nekredeblajn trezorojn. Ĝi erpis la grundon, sekigis la marĉejojn, penetris la arbarojn, malfermis vojojn; ĝi konstruis, elpensis, observis, meditis; ĝi kreis malsimplan ilaron, eltiris el la naturo |2 ties sekretojn, regis la vaporon; tial nun, kiam naskiĝas la ido de la civilizita homo, li trovas sub sia servo egan kapitalon, kiu estis amasigata de liaj antaŭuloj. Kaj tiu kapitalo ebligas lin akiri nur per ties laboro kombinata kun tiu de aliuloj riĉaĵojn, kiuj superas la revojn de la orientanoj je ties fabeloj de Mil kaj unu noktoj.

La grundo estas parte erpita, preta ricevi la inteligentan laboron kaj la elektitajn semojn, sin ornami per riĉegaj rikoltoj –pli ol tiuj nepraj por satigi ĉiujn bezonojn de la homaro. La kulturrimedoj estas konataj.

Sur la virga grundo de la amerikaj herbejoj cent homoj, helpitaj de povoplenaj maŝinoj, produktas je iuj monatoj la tritikon, kiu estas bezonata por la vivo de dek mil personoj dum plena jaro. Kie la homo deziras duobligi, triobligi, centobligi sian produktkvanton, li pretigas la grundon, donas al ĉiu planto la konvenajn zorgojn kaj atingas mirindajn rikoltojn. Kaj dum la ĉasisto prae bezonis okupi cent kvadratkilometrojn por trovi la nutraĵon de sia familio, la civilizulo kreskigas, per senlime malplia peno kaj plia sekureco, ĉion, kion li bezonas por vivigi siajn familianojn, sur dekmilona parto de tiu ĉi spaco.

La klimato jam ne estas plu barilo. Kiam mankas la suno, la homo anstataŭigas ĝin per artefarita varmo kaj li atendas povi fari ankaŭ la lumon por vigligi la vegetaĵaron. Per vitro kaj konduktoj por varma akvo li rikoltas sur iu spaco dekoblon da produktoj ol tiuj atingitaj antaŭ tio.

La mirindaĵoj plenumitaj ĉe la industrio estas ankoraŭ |3 pli frapantaj. Per tiuj ĉi inteligentaj estaĵoj, la modernaj maŝinoj –frukto de tri aŭ kvar generacioj de elpensintoj, plejparte nekonataj–, cent homoj produktas tion, per kio vesti dek mil homojn dum du jaroj. Ĉe taŭge organizitaj karbominejoj cent homoj elŝiras ĉiujare tion, per kio varmigi dek mil familiojn sub rigora vetero. Kaj oni vidis ĵuse stariĝi plena urbo je kelkaj monatoj ĉe la Marskampo sen la plej minimuma interrompo de la kutimaj laboroj de la franca nacio.

Kaj, kvankam tiel ĉe la industrio kaj la agrokulturo kiel ĉe la entuto de nia socia organizaĵo la laboro de niaj prauloj profitas nur al tre malmultaj, ne estas malpli prave, ke la homaro povus havi riĉan kaj luksan ekziston per nur la servistoj el fero kaj ŝtalo, kiujn ĝi posedas.

Jes ja, ni estas riĉaj, senlime pli ol tiom, kiom ni pensas. Riĉaj pro tio, kion ni jam posedas, pli riĉaj ankoraŭ pro tio, kion ni povus atingi de nia grundo, de niaj fabrikoj, de nia scienco kaj de niaj teĥnikaj sciaĵoj, se nur tiuj estus uzataj por havigi la bonfarton por ĉiuj.

2

Ni estas riĉaj ĉe la civilizitaj socioj. |4 Kial do tiu mizero ĉirkaŭ ni? Kial tiu peniga, brutiga laboro por la amasoj? Kial tiu necerteco pri la morgaŭo, eĉ por la pli bone pagita laboristo, meze de la riĉaĵoj hereditaj de la pasinto kaj malgraŭ la povoplenaj produktrimedoj, kiuj donus komforton al ĉiuj kontraŭ kelkaj horoj de ĉiutaga laboro?

La socialistoj asertis kaj reasertis tion ĝis satigo. Ĉiutage ili rediras tion, elmontras tion per argumentoj eltiritaj el ĉiuj sciencoj. Ĉar ĉio, kio nepras por la produktado –la grundo, la minejoj, la komunikvojoj, la nutraĵoj, la loĝejoj, la scio—, estis akaparataj de kelkiuj dum tiu longa historio el disraboj, amaselmigroj, militoj, nescio kaj subpremado, kiun la homaro vivis antaŭ ol lerni regi la naturfortojn.

Ĉar, per uzo de pretendaj rajtoj, akiritaj je la pasinto, ili alproprigas al si nun du trionojn el la homa laboro, kiujn ili misuzas per la plej malsaĝa, la plej skandala malŝparo; ĉar, post limigi la amasojn ne havi tion, per kio vivi dum unu monato aŭ eĉ dum ok tagoj, ili permesas la homon labori, nur kondiĉe ke li konsentu al ili preni la leonan parton; ĉar ili malebligas al li produkti tion, kion li bezonas, kaj devigas lin produkti ne tion, kion bezonos aliuloj, sed tion, kio promesas la plej grandajn profitojn al la akaparisto.

La tuta socialismo konsentas!

Jen civilizita lando. La arbaroj, kovrantaj ĝin alitempe, estis malobstrukcataj, la marĉoj sekigataj, la medio sanigata: ĝi fariĝis loĝebla. |5 La grundo, kiu donis iam nenion pli ol krudajn herbojn, oferas nun riĉajn grenorikoltojn. La ŝtonegejoj, ĉirkaŭantaj la sudajn valojn, estas aliigitaj al terasoj, kie surrampas la orfruktaj vinberoj. La sovaĝaj plantoj, kiuj iam donis nur akragustan frukton –nemanĝeblan radikon–, estas aliigitaj de sinsekvaj kulturoj al frandindaj legomoj, al arboj ŝarĝitaj per delikategaj fruktoj.

Miloj da pavimitaj kaj feraj vojoj sulkas la teron, traboras la montojn; la lokomotivo fajfas ĉe la sovaĝaj gorĝoj de la Alpoj, de Kaŭkazo, de Himalajo. La riveroj estas ŝipebligitaj; la marbordoj, sonditaj kaj zorge desegnitaj, estas facile alireblaj; artefaritaj havenoj, pene fositaj kaj ŝirmitaj kontraŭ la koleroj de la maro, donas rifuĝon al la ŝipoj. La ŝtonegoj estas boritaj de fundaj putoj; labirintoj el subteraj trairejoj etendiĝas ĉie, kie estas karbo por eltiri, minaĵoj por preni. Ĉie, kie la vojoj kruciĝas, aperis urboj, kiuj grandiĝis kaj en kiuj oni trovas ĉiujn trezorojn de la industrio, la arto kaj la scienco.

Plenaj generacioj –naskiĝintaj kaj mortintaj ĉe la mizero, subpremitaj kaj mistraktitaj de siaj mastroj– postlasis tiun egan heredaĵon al la dek naŭa jarcento.

Dum miloj da jaroj milionoj da homoj laboris klarigante la arbarojn, sekigante la marĉejojn, farante vojojn, kanaligante riverojn. Ĉiu hektaro el tero, kiun ni laboras en Eŭropo, estis trempata de la ŝvito de pluraj rasoj; ĉiu vojo havas plenan historion pri sklaveco, pri superhoma laboro, pri suferoj de la popolo. Ĉiu |6 mejlo el fervojo, ĉiu metro el tunelo ricevis sian porcion el homa sango.

La putoj de la minejoj portas en la ŝtono ankoraŭ freŝaj la eltranĉojn de la brako de la minboristo. De unu ekstremo ĝis la alia la subteraj trairejoj povas esti markataj per la tombejo de ministo, kiun je plena junaĝo mortigis la mingaso, la enfalo aŭ la inundo, kaj oni scias, ke ĉiu el tiuj tombejoj kostis plorojn, mankaĵojn, sennomajn mizerojn al la familio, kiu vivis de la apenaŭa salajro de la homo subterigita en la rubo.

La urboj, interligitaj per feraj zonoj kaj ŝiplinioj, estas organismoj vivintaj dum jarcentoj. Fosu la teron kaj vi trovos la fundamentojn de stratoj, domoj, teatroj, cirkoj, publikaj konstruaĵoj. Profundiĝu en la historio kaj vi vidos kiel la civilizo de la urbo, ĝia industrio, ĝia genio kreskis kaj maturiĝis malrapide per la kunlaboro de ĉiuj ĝiaj loĝantoj antaŭ ol esti, kio ili estas hodiaŭ.

Kaj nun la valoron de ĉiu domo, de ĉiu uzino, de ĉiu fabriko, de ĉiu magazeno konsistigas nenio krom la amasigita laboro de milionoj da laboristoj subtere entombigitaj; ĝi tenas sin nur per la streĉo de legioj de homoj, loĝantaj tiun punkton de la planedo. Ĉiu el la atomoj el tio, kion ni nomas la riĉo de la nacioj, akiras sian valoron nur de la fakto esti parto el tiu senlima tuto. Kio estus la dokoj de Londono aŭ la grandaj magazenoj de Parizo, se ili ne troviĝus ene de tiuj grandaj centroj de la internacia komerco? Kio estus niaj minejoj, niaj fabrikoj, niaj |7 ŝtonminoj kaj niaj fervojoj sen la amaso de varoj, transportataj ĉiutage sur maro kaj tero?

Milionoj da homoj laboris por krei tiun civilizon, pri kiu ni fieras hodiaŭ. Pliaj milionoj, dissemitaj sur ĉiuj anguloj de la planedo, laboras por elteni ĝin. Sen ili post kvindek jaroj restos el ĝi nenion krom ruboj.

Estas nenio, –eĉ la penso, eĉ la eltrovado– krom kolektivaj faraĵoj, de la estinto aŭ de la estanto. Miloj da elpensintoj, konitaj aŭ ne, mortintaj mizere, pretigis la eltrovon de ĉiu el tiuj maŝinoj, pro kiuj la homo miras pri sia genio. Miloj da verkintoj, poetoj, saĝuloj, laboris por krei la scion, por neniigi la eraron, por krei tiun ĉi etoson de scienca penso, sen kiu neniu el la mirindaĵoj de nia jarcento povus esti aperinta. Sed ĉu tiuj miloj da filozofoj, poetoj, saĝuloj kaj elpensintoj eble ne estis ili mem vigligitaj de la laboro de la pasintaj jarcentoj? Ĉu ili ne estis dum sia vivo nutrataj kaj subtenataj tiel fizike kiel spirite de ĉiaj laboristoj kaj metiistoj? Ĉu eble ili ne prenis sian elpelan energion el tio, ĉirkaŭinte ilin?

La genio de iu Séguin, de iu Mayer kaj de iu Grove faris certe pli por lanĉi la industrion al novaj vojoj ol ĉiuj kapitalistoj de la mondo. Sed tiuj ĉi genioj mem estas idoj de la industrio tiom, kiom de la scienco. Ĉar nepris, ke jaron post jaro miloj da vapormaŝinoj transformis antaŭ ĉies okuloj la varmon al mova forto kaj tiun forton al sono, |8 lumo kaj elektro, antaŭ ol kiam tiuj ĉi geniaj intelektoj estus atingintaj proklami la originon meĥanikan kaj la unuecon de la fizikaj fortoj. Kaj se ni, idoj de la dek naŭa jarcento, finfine komprenis tiun ideon, se ni sciis apliki ĝin, tio estas ankaŭ, ĉar ni estas pretigitaj por tio de la ĉiutaga sperto. La pensintoj de la pasinta jarcento preskaŭ vidis kaj asertis ĝin: sed ĝi restis ne komprenita, ĉar la dek oka jarcento ne kreskis kiel ni apud la vapormaŝino.

Oni pensu kiom da jardekoj estus pasintaj je la nescio de tiu ĉi leĝo, kiu ebligis nin revolucii la modernan industrion, se Watt ne estus trovinta en Soho laboristojn lertaj por konstrui metale siajn teoriajn antaŭvidaĵojn, por perfektigi ĉiujn erojn kaj fari finfine la vaporon, enfermita en kompleta meĥanismo, pli obeema ol la ĉevalo, pli regebla ol la akvo; unuvorte fari ĝin la animo de la moderna industrio.

Ĉiu maŝino havas la saman historion: longan historion el mizeraj kaj sendormaj noktoj, el seniluziiĝojn kaj ĝojoj, el partaj plibonigoj, trovitaj de pluraj generacioj de nekonataj laboristoj, kiuj aldonis al la praa eltrovo tiujn etajn neniaĵojn, sen kiuj la plej riĉa ideo restas senfrukta. Ankoraŭ pli, ĉiu nova elpensaĵo estas sintezo –rezulto de mil antaŭaj elpensaĵoj en la senlima kampo de la meĥaniko kaj la industrio.

Scienco kaj industrio, kono kaj apliko, eltrovo kaj praktika realigo kondukas al novaj eltrovoj; cerba kaj mana laboro, |9 penso kaj brakverko –ĉio interligiĝas. Ĉiu eltrovo, ĉiu progreso, ĉiu grandigo de la homara riĉo devenas de la entuto de la mana kaj cerba laboro de la estinto kaj la estanto.

Nu, per kia rajto povus kiu ajn proprigi al si la plej etan parton de tiu ega tuto kaj diri: tio ĉi estas mia, ne via?

3

Sed dum la serio de eraoj trapasitaj de la homaro okazis, ke ĉio, ebliganta produkti kaj kreskigi la produktkapablon, estis akaparata de kelkiuj. Iam eble ni komprenos kiel okazis tio. Je la momento sufiĉas konstati la fakton kaj analizi la sekvojn.

Nun la grundo, kiu akiras sian valoron ĝuste el la bezonoj de ĉiam kreskanta loĝantaro, apartenas al malplimultoj, kiuj povas malebligi, kaj malebligas, al la popolo kulturi laŭ la modernaj bezonoj. La minejoj, kiuj prezentas la laboron de pluraj generacioj kaj kiuj akiras sian valoron el nenio krom la bezonoj de la industrio kaj la denso de la loĝantaro, ankaŭ apartenas al kelkiuj; kaj tiuj kelkiuj limigas la eltiradon de karbo aŭ malpermesas ĝin plene, se ili trovas |10 pli profitodonan investon por siaj kapitaloj. Ankaŭ la maŝino estas proprieto de nur kelkiuj kaj, kvankam tia maŝino reprezentas senkonteste la plibonigojn, aldonitaj de tri generacioj de laboristoj al la praa aparato, ĝi ne tial estas malpli la proprieto de malmultaj mastroj; kaj, se la nepoj de la eltrovinto mem, kiu konstruis la unuan trikmaŝinon, irus hodiaŭ al fabriko de Bâle aŭ Nottingham kaj postulus sian rajton, oni kriegus al ili: «Foriru! Tiu ĉi maŝino ne estas via!» kaj oni pafmortigus ilin, se ili klopodus preni posedon sur ĝi.

La fervojoj, kiuj estus nenio krom senutila ferrubo sen la tiom densa loĝantaro de Eŭropo, sen ties industrio, ties komerco kaj ties interŝanĝoj, apartenas al kelkiuj akciuloj, kiuj eble nescias, kie troviĝas la reloj, kiuj donas al ili enspezojn pli grandajn ol tiujn de mezepoka reĝo. Kaj, se la idoj de tiuj, kiuj mortis milope fosinte la talusojn kaj tunelojn, ariĝus iam kaj venus, ĉifona kaj malsatega homamaso, postuli panon al la akciuloj, ili renkontiĝus la bajonetojn kaj la mitrajlon por ilin dispeli kaj protekti la «akiritajn rajtojn».

Kaŭze de tiu ĉi monstra organizo la laboristido, kiam li eniras la vivon, trovas neniun kampon, kiun li povas kulturi, neniun maŝinon, kiun li povas regi, neniun minejon, kiun li povas elfosi, sen cedi gravan parton de tio, kion li produktos, al mastro. Li devas vendi sian laborforton kontraŭ apenaŭa kaj malsekura manĝo-porcio. Lia patro kaj lia avo laboris por senakvigi tiun kampon, por konstrui tiun |11 fabrikon, por perfektigi tiun maŝinon; ili laboris per siaj tutaj fortoj –kaj kiu povas doni pli ol tion?– Sed li mem venis al la mondo pli malriĉa ol la lasta el la sovaĝuloj. Se li atingas permeson por kulturi kampon, tio estas sub la kondiĉo cedi la kvaronon de la produkto al lia mastro kaj plian kvaronon al la registaro kaj la peristoj. Kaj tiu imposto, deprenita al li de la ŝtato, la kapitalisto, la sinjoro kaj la intermetisto, pligrandiĝos senĉese kaj malofte ebligos al li eĉ plibonigi ties kulturojn. Se li sin dediĉas al la industrio, oni permesos al li labori –aliflanke ne ĉiam–, sed nur kondiĉe ke li ne ricevu pli ol trionon aŭ duonon de la produkto, la resto estu por tiu, kiun la leĝo agnoskas kiel proprietulon de la maŝino.

Ni krias kontraŭ la feŭda barono, kiu ne permesis al la kamparano tuŝi la grundon, se tiu ne lasis al li la kvaronon de sia rikolto. Ni nomas tion la barbaran epokon. Sed, kvankam la formoj ŝanĝis, la rilatoj restis samaj. Kaj la laboristo akceptas feŭdajn devigojn sub la nomo de libera kontrakto, ĉar li trovos nenie pli bonajn kondiĉojn. Ĉar ĉio fariĝis proprieto de mastro, la laboristo devas cedi aŭ malsatmorti!

El tiu situacio sekvas, ke ĉiu nia produktado marŝas kontraŭsence. La entrepreno donas al si neniun zorgon pri la bezonoj de la socio: ĝia sola celo estas pligrandigi la profitojn de la entreprenisto. El tio la senĉesaj ŝanceliĝoj de la industrio, la kronikaj krizoj, ĉiu el ili ĵetante po centoj da miloj la laboristojn sur la straton.

|12 Ĉar la laboristoj ne povas aĉeti per siaj salajroj la riĉaĵojn, kiujn ili produktis, la industrio serĉas merkatojn for, inter la alilandaj akaparatistoj. Ĉe Oriento, ĉe Afriko, ne gravas kie, Egipto, Tonkino, Kongo, la eŭropano sub tiuj kondiĉoj devas kreskigi la kvanton de siaj servoj. Tamen li trovas konkurantojn ĉie, ĉar ĉiuj nacioj evoluas laŭ la sama direkto. Kaj la militoj –la senĉesa milito– devas ekflami por la rajto mastri la merkatojn. Militoj por la posedaĵoj en Oriento, militoj por la regado de la maroj, militoj por altrudi limimpostojn kaj dikti kondiĉojn al la najbaroj, militoj kontraŭ tiuj, kiu ribelas! La kanonbruo ne ĉesas en Eŭropo, plenaj generacioj estas masakritaj, la eŭropaj ŝtatoj elspezas por armilaro la trionon de siaj budĝetoj –kaj oni scias, kio estas la impostoj kaj kion ili kostas al la malriĉulo.

La edukado restas privilegio de plejmalmultoj. Ĉar, ĉu oni rajtas paroli pri edukado, kiam la laboristido estas devigata je dek tri jaroj desupri la minejon aŭ helpi sian patron ĉe la farmo? Ĉu oni rajtas paroli pri studoj al la laboristo, kiu revenas je la vespero disrompita de labortago puna, preskaŭ ĉiam brutiga? La socioj dividiĝas je du malamikaj kampoj kaj, sub tiuj ĉi kondiĉoj, la libero fariĝas vana vorto. Kiam la radikalulo postulas pli grandan amplekson por la politikaj liberoj, li tuj perceptas, ke la vento de libero kondukas rapide al la ribelo de la proletoj, kaj tiam li turniĝas, ŝanĝas sian opinion kaj reiras al la esceptaj leĝoj kaj al la sabroregado.

Larĝa aro da tribunaloj, juĝistoj kaj |13 ekzekutistoj, da policanoj kaj provosoj estas bezona por elteni la privilegiojn kaj tiu ĉi aro mem iĝas origino de plena sistemo el fidenuncoj, trompaĵoj, minacoj kaj koruptado.

Aliflanke tiu ĉi sistemo haltigas la disvolvon de la sociigaj sentoj. Kiu ajn komprenas, ke sen honesto, sen memrespekto, sen simpatio kaj sen interhelpo la specio estas malaperonta, kiel malaperas la malmultaj specioj, kiuj vivas per rabado kaj servuto. Sed tio ne konvenus al la regantaj klasoj kaj ili elpensas plenan sciencon, absolute falsan, por pruvi la kontraŭon.

Oni diris belajn parolojn pri la neceso disdividi, kion oni posedas, kun tiuj, havantaj nenion. Sed kiu ajn, deziranta efektivigi tiun principon, estas tuj avertita pri tio, ke ĉiuj tiuj grandaj sentoj estas bonaj en la poeziaj libroj –sed ne en la vivo. «Mensogi estas sin kanajligi, sin humiligi», ni diras, kaj la tuta civilizita ekzisto iĝas ega mensogo. Kaj ni kutimiĝas kaj kutimigas nian idojn vivi kun duflanka moralo, vivi hipokrite! Ĉar la cerbo ne allasas tion facilanime, ni dresas ĝin por la sofismo. Hipokrito kaj sofismo iĝas la dua naturo de la civilizita homo.

Sed neniu socio povas vivi tiel: nepras, ke ĝi revenu al la vero aŭ malaperu.

Tiel la nura fakto de la akaparado disvastigas siajn sekvojn sur la tuto de la socia vivo. Sub puno perei la homaj socioj estas devigitaj reveni al la fundamentaj principoj: la |14 produktrimedoj, ĉar ili estas kolektiva verko de la homaro, devas reiri al la homa kolektivo. La persona alproprigo estas nek justa nek utila. Ĉio estas de ĉiuj, ĉar ĉiuj bezonas ĝin, ĉar ĉiuj laboris laŭmezure de siaj fortoj kaj ĉar estas materie neeble kalkuli la partojn, kiu povus aparteni al ĉiu ĉe la nuna riĉproduktado.

Ĉio estas de ĉiuj! Jen senlima ilo, kreita de la dek naŭa jarcento; jen milionoj da feraj sklavoj, kiujn ni nomas maŝinoj kaj kiuj rabotas kaj segas, teksas kaj ŝpinas, kiuj malkomponas kaj rekomponas la krudaĵon, kaj faras la mirindaĵojn de nia tempo. Neniu havas la rajton preni eĉ unu solan el tiuj maŝinoj kaj diri: «Ĝi estas mia; por uzi ĝin, pagu al mi tributon por ĉiu via produkto» –kiel la sinjoro de la mezepoko havis neniun rajton diri al la kamparano: «Tiu ĉi monteto, tiu ĉi herbejo estas miaj kaj vi pagos al mi tributon por ĉiu tritikgarbo, kiun vi rikoltos, por ĉiu pajlamaso de fojno, kiun vi kunigos.»

Ĉio estas de ĉiuj! Kaj, se la viro kaj la virino kontribuas per sia laborkvoto, ili havas rajton al sia kvoto de ĉio, kio estos produktita de ĉiuj. Kaj tiu parto jam donos al ili la bonstaton.

Finon al tiuj plursencaj formuloj kiel la «rajto al la laboro» aŭ «al ĉiu la plenan produkton de lia laboro». Kion ni proklamas estas LA RAJTO AL LA BONSTATO –LA BONSTATO POR ĈIUJ.

Related Link: http://liberecanoj.dokuwiki.pangea.org

This page has not been translated into Català yet.

This page can be viewed in
English Italiano Deutsch

International | Anarchist movement | eo

Thu 27 Nov, 08:36

browse text browse image

Sorry, no stories matched your search, maybe try again with different settings.

imageLa bonstato por ĉiuj Dec 07 by Piotr A. Kropotkin 0 comments

Dua ĉapitro de la Kropotkina verko "La konkero de la pano". Esperantigita de Jurgo Alkasaro

imageMurray Bookchin: Komunumismo, Naturo kaj Libero Oct 24 by Alfonso López Rojo 0 comments

Eseo pri la verko de Murray Bookchin fare de Alfonso López Rojo kaj publikigita je la hispana de la gazeto "Libre Pensamiento", n-ro 62 (2009) pĝoj 64-75. Esperantigita de Jurgo Alkasaro

imageRevolucia Registaro Oct 18 by Piotr Kropotkin 0 comments

Per ĉi tiu artikolo de “Le Révolté”, verkita pli-malpli je 1880, Kropotkin malmilde atakis la du gravajn rimedojn, kiujn la socialistoj proponis por atingi revolucian ŝanĝon: la baloto kaj la diktatorado per la forto. La registaraj parlamentaj formoj, defenditaj de la socialista politika movado estas, laŭ la kropotkin-a vidpunkto, tiel malutilaj por la sukceso de la revoluciaj celoj, kiel diktatorado bazita sur la armita forto tiel, kiel hodiaŭ defendas la komunistoj. Per ĉi tiu mallarĝa teksto, Kropotkin proponas sin pruvi, per historiaj ekzemploj, ke neeblas starigi registaron, kiu agas favore al la revoluciaj principoj: tio estas, ke ĝi transdonas povon kaj proprieton al la amasoj. Nur la kolektiva laboro de la amasoj mem per ĝiaj propraj liberaj asocioj, li diras al ni, povas atingi kaj teni veran revolucion. Esperantigita de Jesús González, piednotoj de la tradukinto.

imageLa novliberala atako kaj la laborista lukto Sep 24 by Jurgo Alkasaro 0 comments

Analizo pri la laborista kaj civitana kontesto al la novliberala atako tiel nomita "krizo" kaj pri la klaso de ĝenerala striko, kiun la anarkisindikatistoj devas alvoki.

imageRespondo al la Platformo Sep 18 by Henriko Malatesta 0 comments

Kritiko de Henriko Malatesta al la «Platformo de organizo de la Ĝenerala Unuiĝo de Anarkiistoj» de la grupo Dielo Truda (verkita de Petro Arŝinov). Esperantigis Jesús González

more >>
Sorry, no press releases matched your search, maybe try again with different settings.
© 2005-2014 Anarkismo.net. Unless otherwise stated by the author, all content is free for non-commercial reuse, reprint, and rebroadcast, on the net and elsewhere. Opinions are those of the contributors and are not necessarily endorsed by Anarkismo.net. [ Disclaimer | Privacy ]